ciper/o
PIV1
cipero
-
Genro de unu- aŭ
plurjaraj herboj (Cyperus) el la familo
ciperacoj kun neokulfrapaj floroj aranĝitaj en spikoj,
triangulaj aŭ rondaj tigoj kaj rizomaj aŭ foje tuberaj radikoj;
kelkaj specioj estas uzataj por nutrado kaj el unu en la antikvo oni
produktis papiruson:
ciperlakto (ankaŭ ciperaĵo, ciper-suko aŭ eĉ termigdala lakto) estas tradicia
kaj refreŝiga trinkaĵo, farita […] el manĝebla cipero
[1];
iam Nildelto estis konata por la vastaj ciperaraj marĉoj, sed la papiruscipero
nuntempe plejparte forestas
[2].
- angle:
- Cyperus
- beloruse:
- цытрак
- ĉine:
- 莎草科 [suōcǎokē]
- france:
- Cyperus
- germane:
- Zypergras ~lakto:
Erdmandelmilch.
- hispane:
- ~lakto:
horchata de chufa.
- katalune:
- ~lakto:
orxata de xufa.
- latinece:
- Cyperus
- pole:
- cibora