Aldoni tradukojn al ReVo:

palavr/i PIV1

palavri

serĉi 'palavri'
[palavr.0i]
[palavr.0i.KOMUNE]
Longe priparoli temon, aŭskultante ĉies opinion, por atingi decidon aŭ konsenton: homoj kiuj frakasas fenestrojn ne restas por palavri kun la servantoj de l’ leĝo [1]. VD:debati, diskuti, intertrakti, klaĉi, konsiliĝi, konversacii
1. O Henry, trad. S. Johansson: Policisto kaj himno, La Ondo de Esperanto, 2002:11 (97)
france:
palabrer
germane:
bereden
nederlande:
palaveren
pole:
gadać bez końca, paplać bez końca
rumane:
vorbește fără sfârșit, plânge fără sfârșit
ukraine:
просторікувати

palavro

serĉi 'palavro'
[palavr.0o]
[palavr.0o.KOMUNE]
Malformala interkonsiliĝo, ekzemple en tradiciaj afrikaj kulturoj, per kiu anoj de la komunumo provas fari decidojn: la plejaĝuloj estis invitintaj lin al palavro [2]; necesaj malfacilaj decidoj prokrastiĝas pro senĉesaj palavroj [3]. VD:asembleo, parabolo2, parlamento
2. O. Sembène, trad. -: Pro la kara iome, Espero Katolika, 1967:11
3. Ivo Durwael: Tri regionoj: unu krizo, Monato, 2010/06, p. 12
france:
palabre
germane:
Palaver, Thing
nederlande:
gepalaver
pole:
gadanina, paplanina
rumane:
pălăvrăgeală, rahat
ukraine:
нарада, переговори, перемови, багатослівність, просторікування

administraj notoj