origan/o origanoserĉi 'origano' [origan.0o] Genro el familio lamiacoj (Origanum); staŭdo aŭ duonarbusto kun blankaj, roz- aŭ violkoloraj floretoj, sidantaj en spikoj de panikloj aksele de volbitaj brakteoj; kelkaj specioj estas uzataj kiel spicherbo: pluraj [specioj estas] kultivataj por medicino, spicado kaj ornamo, inter aliaj diktamno-origano, majorano, kaj la ordinara origano [1]. majorano floraro de Ordinara origano CC BY-SA 3.0 [2] diktamno-origano (Origanum dictamnus) CC BY-SA 3.0 [3] 1. Vikipedio, Origano2. Ivar Leidus, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Origanum_vulgare_-_harilik_pune.jpg3. HelenaH, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Origanum_dictamnus_hh.jpg angle: origanum, oregano, marjoram beloruse: маяран bulgare: риган ĉeĥe: dobromysl obecná ĉine: 牛至 [niúzhì] france: origan germane: Oregano, Dost, wilder Majoran greke: ρίγανη hungare: szurokfű, vadmajoránna indonezie: oregano japane: ハナハッカ, オレガノ katalune: orenga, marduix latinece: Origanum nederlande: marjolein perse: مرزنگوش، مرزنجوش pole: lebiodka portugale: orégano, orégão rumane: origanum ruse: душица, майоран slovake: pamajorán obyčajný ukraine: материнка, майоран administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.