1organ/o PV organoserĉi 'organo' [organ.0o] 1.[organ.0o.KOMUNE] Ero plenumanta apartan funkcion ene de tuto. a)[organ.0o.BIO] Difinita ĉelaro en vivanta korpo, t.e. (organismo) plenumanta specialan funkcion: la dentoj, stomako, intestaro de la viandomanĝanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskaĵomanĝanta elefanto FK ; la helpantoj de Tifono […] en ĉiun el la urnoj metis iun internan organon de l' mortinto [1]; iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto [2]; la organoj de parolo (lango, gorĝo, voĉkordo...) EE . b)[organ.0o.POL] Grupo da komisiitoj kajaŭ oficistoj, plenumantaj apartajn funkciojn en organizo, partio aŭ ŝtato: Dum pli ol 130 jaroj la Esperanto-movado estas batalanta … por ke la decidorganoj (politikaj kaj sciencaj) ne konsideru ĝin kiel fenomenon negravan kaj hobian [3]. c)[organ.0o.TEK] En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion: la organoj de lokomotivo, de horloĝo. pecoRim.: Bloko implicas kunan aranĝon (pecoj kune muntitaj), organo emfazas difinitan funkcion. 2.[organ.0o.JXU] Iu aŭ io esprimanta la pensojn de grupo da homoj: la fondo de centra organo hilelista [4]; la Gazeto estis […] oficiala organo grava por advokatoj, militistoj, k.t.p. BdV ; la SAT-organoj ankaŭ ebligas objektivan, seninsultan diskutadon pri ĉiuj teorioj, pri ĉiuj vidpunktoj Lanti ; paroli antaŭ difinita juĝa organo Ret ; la internaj regularoj de lokaj aŭ provincaj konsilantaroj, de parlamentoj, de diversaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj […] kutime antaŭvidas kiu rajtas paroli, kiam oni rajtas paroli, eĉ kiom oni povas paroli seninterrompe Ret . 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo3. Zlatko Tišljar: Ŝtata agnosko de Esperanto-kulturo, Monato, 2019/06, p. 84. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo afrikanse: orrel albane: organ amhare: አካል angle: organ arabe: عضو armene: մարմին azerbajĝane: orqan beloruse: ворган bengale: অঙ্গ birme: ကိုယ်အင်္ဂါ bosne: organ ĉeĥe: instituce, orgán ĉine: 机构 [jīgòu], 機構 [jīgòu], 內臟 [nèizàng], 内脏 [nèizàng] dane: orgel estone: organ eŭske: organoaren filipine: organ france: organe galege: órgano germane: 1.a Organ 1.c Teil, Bauteil, Aggregat 2. Organ (einer Organisation), Sprachrohr guĝarate: અંગ haitie: ògàn haŭse: sashin jiki hinde: अंग hispane: órgano hungare: 1.a szerv 1.c működő egység 2. orgánum igbe: ngwa indonezie: organ irlande: orgán islande: orgel itale: organo japane: オルガン jide: אָרגאַן jorube: ara eniyan kanare: ಅಂಗ kartvele: ორგანოს kazaĥe: орган kirgize: орган kmere: សរីរាង្គ koree: 기관 korsike: organi kose: ilungu lomzimba kroate: orgulje kurde: perçe latine: organo latve: ērģeles laŭe: ອະໄວຍະວະ litove: organas makedone: орган malagase: taova malajalame: ശരീരാവയവം malte: organu maorie: whēkau marate: शरीराचा अवयव monge: hloov mongole: байгууллага nederlande: 1.a orgaan 1.c onderdeel 2. orgaan nepale: अंग njanĝe: limba okcidentfrise: orgaan panĝabe: ਅੰਗ paŝtue: ارګان pole: narząd, organ portugale: órgão ruande: urugingo ruse: 1.a орган 1.b орган 1.c функциональный компонент 2. орган samoe: tōtōga sinde: عضوو sinhale: ඉන්ද්රිය slovake: inštitúcia, orgán slovene: organov somale: xubin ŝone: nhego sote: le lekala svahile: chombo svede: 1.a organ taĝike: маќомоти taje: อวัยวะ tamile: உறுப்பு tatare: орган telugue: అవయవ ukraine: орган urdue: عضو vjetname: cơ quan zulue: sitho organaserĉi 'organa' [organ.0a] 1.[organ.0a.KOMUNE] Rilata al organo: se mi havus saman organan lezaĵon kiel mia onklino, ŝi pensis, mi povus morti subite ChL ; la nekuracista laiko ne povis rimarki la organan mankon VaK ; ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo EE . 2.[organ.0a.BIO] Organhava, posedanta organojn: en la Malviva Maro, kiel oni almenaŭ pensis ĝis nun, nenia viva organa kreitaĵo povas ekzisti FK . angle: organic beloruse: арганічны ĉeĥe: organický ĉine: 有机 [yǒujī], 有機 [yǒujī] france: organique germane: 1. organisch hungare: szerves 1. szervi indonezie: organik itale: organico japane: 器官の [きかんの], 器官を備えた [きかんをそなえた] nederlande: organisch pole: narządowy, dotyczący organu portugale: orgânico slovake: organický, ústrojný ukraine: органічний organaroserĉi 'organaro' [organ.0aro] [organ.0aro.BIO] Tuto de organoj, ordinare kun komuna rolo aŭ utilo; aparato1.b: li havas iujn problemojn pri la digesta organaro [5]; per tio estas korpo limigita nur al pure materia karaktero: ĝi estas nura organaro, funkciaro kaj fortaro, kiujn oni uzadas nur laŭ postuloj de ĝuo kaj povumo [6]. organismo, sistemo1.e 5. Aŭstraliaj Esperantistoj6. Dio Benu 109-1/2018 - IKUE angle: system (biological) beloruse: сыстэма ворганаў ĉeĥe: soubor orgánů ĉine: 器官系統 [qìguānxìtǒng], 器官系统 [qìguānxìtǒng] france: appareil (anatomie), système (organique) germane: Organsystem indonezie: sistem organ itale: organismo (l'insieme di organi), sistema (apparato organico), apparato (sistema di organi) japane: 系統 [けいとう], 系 [けい] pole: system organów slovake: súbor orgánov ukraine: сукупність, система органів, організм organetoserĉi 'organeto' [organ.0eto] [organ.0eto.FIZL] Iu el la grajnetoj videblaj en ĉeloplasmo, plenumanta propran funkcion: eŭkariotoj estas pli grandaj ol prokariotoj, kaj havas pli komplikan internan strukturon, kun diversaj organetoj [7]; restas nur kelkaj genoj, kiuj necesas por la reproduktado kaj la funkciado de la organeto [8]; la ribosomoj estas etaj enĉelaj organetoj, [kiuj] konstruas la proteinan ĉenon laŭ la […] vicordo de la nukleotidoj [9]. 7. K. Lendon: Proterozoika Erao, aeko, 2002-06-208. Heredo funkcias ne kiel pensite9. Steĉjo Norvell: Vivo ― Riboj, Monato, 2000/11, p. 16 beloruse: арганэла ĉine: 細胞器 [xìbāoqì], 细胞器 [xìbāoqì] france: organite germane: Organell indonezie: organel itale: organello, organulo pole: organellum ukraine: органоїд, органела senorganaserĉi 'senorgana' [organ.sen0a] [organ.sen0a.BIO] Ne posedanta organojn: farita el ŝtono, el senorgana materio [10]. organika 10. Sándor Szathmári: Urania ― Novelo beloruse: бяз ворганаў france: anorganique germane: organlos hungare: szervetlen indonezie: anorganik japane: 器官を備えていない [きかんをそなえていない] nederlande: orgaanloos pole: nieożywiony, nieżywotny lumorganoserĉi 'lumorgano' [organ.lum0o] [organ.lum0o.ZOO] Organo nature lumanta, trovebla precipe ĉe fiŝoj kaj cefalopodoj de profunda maro: tiu […] markankreto posedas, kiel Acanthephyra kaj aliaj, lumorganojn [11]. lampiro 11. J. Richard: Scienca krozado de la ŝipo Princesse Alice dum 1904, Bulletin du Musée Océanographique de Monaco, 1905-06-25 (41) beloruse: фатафор (ворган) france: photophore (organe) germane: Leuchtorgan indonezie: fotofor pole: organ świecący sensorganoserĉi 'sensorgano' [organ.sens0o] [organ.sens0o.ANA] Organo kun sensa funkcio: bedaŭrinde ni ne povas tiel fidi niajn proprajn sensorganojn [12]; bhikŝuo restadas inter la aĵoj, observante la aĵojn, nome la ses sensorganojn [13]. sensilo1 12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Wendel Pontes: Scienco kaj Scienca Metodo13. -, trad. G. Gällmo: La Granda Meditadosutro, 2011 beloruse: ворган пачуцьцяў ĉine: 感官 [gǎnguān], 感覺器 [gǎnjuéqì], 感觉器 [gǎnjuéqì], 感覺器官 [gǎnjuéqìguān], 感觉器官 [gǎnjuéqìguān], 五官 [wǔguān] france: organe des sens germane: Sinnesorgan indonezie: indra japane: 感覚器官 [かんかくきかん] pole: narząd zmysłu ukraine: орган чуття administraj notoj ~aro: Mankas verkindiko en fonto.