*ombrel/o UV *ombrelo serĉi 'ombrelo' [ombrel.0o] [ombrel.0o.TEK] Kontraŭpluva aŭ kontraŭsuna portebla ŝirmilo, konsistanta el tenilo kaj ŝtofo aŭ papero ronde streĉita sur vergetoj: la dio de dormo kaj etendis super li sian belan ombrelon [1]; ŝi tenis [la branĉon] en sia delikata mano kaj ŝirmis ĝin per sia silka ombrelo [2]; la homoj kuras kun ombreloj, tamen sen galoŝoj, ĉar kiu do en Germanio uzas la galoŝojn Metrop ! juna vizaĝo rigardas de sub la malpeza franĝo de ombrelo [3]; nuntempe neniu uzas japanstilan ombrelon faritan el bambuo kaj papero [4]; li majeste eliris el la portilo kaj subtenata de du homoj (tria portis post li ombrelon) [5]; lia ombrelo estis en ombrelujo [6]; (figure) oni nomas tion „protekt-ombrelo“, per ĝi oni volas savi ŝuldoŝtatojn kaj la komunan valuton eŭro de detruo [7]. ekrano2, markezo 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXII4. Monato, Hori Yasuo: Ĉu ĝoja plorpluvo?, 20035. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV6. La Ondo de Esperanto, Anton Ĉeĥov, trad. Anna kaj Mati Pentus: La homo en ujo, n-ro 6, 20047. Monato, Stefan Maul: Ŝuldoj kaj kulpoj, 2010 angle: parasol, umbrella beloruse: парасон bretone: disglavier, disheolier bulgare: чадър ĉeĥe: chránítko, deštník, slunečník ĉine: 伞 [sǎn], 傘 [sǎn], 雨伞 [yǔsǎn], 雨傘 [yǔsǎn], 繖 [sǎn], 旱伞 [hànsǎn], 旱傘 [hànsǎn] france: ombrelle, parapluie, parasol germane: Schirm ~ujo: Schirmständer. greke: ομπρέλλα hispane: paraguas, sombrilla, quitasol hungare: ernyő indonezie: payung japane: 傘 [からかさ] katalune: paraigua, para-sol nederlande: scherm, regenscherm, zonnescherm, paraplu, parasol perse: چتر pole: parasol, parasolka portugale: guarda-chuva, guarda-sol, sombrinha ruse: зонт, зонтик signune: d@23* slovake: dáždnik svede: paraply, parasoll tibete: ཉི་གདུགས་ ukraine: парасолька, парасоль ombrela serĉi 'ombrela' [ombrel.0a] De ombrelo; rolanta kiel ombrelo: oni faldas la ombrelan tegaĵon ĉirkaŭ la stangeto kaj enmetas la tuton en tubeton [8]; (figure) forte kontribuis al la agado ombrela organizo (kp tegmenti2) en kiu membras plej multaj enmigrantaj asocioj – ĝi disponigis ejon kaj financajn rimedojn [9]. 8. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 23. Kasteloj En Aero.9. La Ondo de Esperanto, 2001, №1 beloruse: парасонавы germane: schirmend falombrelo serĉi 'falombrelo' [ombrel.fal0o] (evitinde) Paraŝuto: per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas ĵetata supren en la aeron, tie alte la ombrelo malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas milde al la tero [10]; 10. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 23. Kasteloj En Aero. pluvombreloserĉi 'pluvombrelo' [ombrel.pluv0o] [ombrel.pluv0o.TEK] Akvoimuna ombrelo taŭga por ŝirmi de pluvo: en la antaŭĉambro […] trovis rifuĝon la supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj galoŝoj [11]; homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo Marta . 11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo angle: umbrella beloruse: парасон ад дажду bretone: disglavier ĉeĥe: deštník ĉine: 伞 [sǎn], 傘 [sǎn], 雨伞 [yǔsǎn], 雨傘 [yǔsǎn], 繖 [sǎn] france: parapluie germane: Regenschirm hungare: esernyő indonezie: payung japane: 雨傘 [あまがさ] katalune: paraigua nederlande: paraplu, regenscherm perse: چتر pole: parasol, parasolka ruse: зонт (от дождя), зонтик (от дождя) slovake: dáždnik ukraine: парасолька від дощу sunombreloserĉi 'sunombrelo' [ombrel.sun0o] Ombrelo taŭga por ŝirmi de sunlumo: strandoseĝoj – tage lueblaj kun sunombrelo kontraŭ nur kvin eŭroj [12]; la daktilpalmo etendis sian ŝirman foliaron tre alte, kvazaŭ ĝi volus ludi la rolon de sunombrelo [13]. 12. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo angle: parasol beloruse: парасон ад сонца bretone: disheolier ĉeĥe: slunečník ĉine: 阳伞 [yángsǎn], 陽傘 [yángsǎn], 旱伞 [hànsǎn], 旱傘 [hànsǎn] france: ombrelle, parasol germane: Sonnenschirm hungare: napernyő indonezie: payung japane: 日傘 [ひがさ] katalune: para-sol nederlande: parasol, zonnescherm perse: چتر آفتابی pole: parasol przeciwsłoneczny ruse: зонт от солнца, зонтик от солнца slovake: slnečník ukraine: парасолька від сонця administraj notoj pri ~o: Kiel oni nomas la grandajn ŝirmilojn, kiujn restoracioj starigas en siaj ĝardenoj apud tabloj? Ili ja estas ankoraŭ porteblaj, sed eble oni devus tion klarigi en la difino aparte? [W. Diestel]