3nominal/a JED nominalaserĉi 'nominala' [nomina.0a] en: 1.[nomina.0a.KOMUNE] en: Noma, posedanta nur la nomon, ne la efektivan povon kaj rajton: ĉefa celo de ambaŭ partioj estas fortordi la absolutan – almenaŭ nominale absolutan – povon for de la reĝo [1]; virgulinoj, sin dediĉinte al dumviva servo al Iŝtar, kelkafoje fariĝis nominalaj edzinoj de nobeloj [2]. 2.[nomina.0a.EKON] en: Indikanta la deklaritan valoron de io kontraste al la efektiva: aĝio estas la diferenco inter la nominala kaj la efektiva laŭkurza valoro; kvankam la nominala averaĝa salajro lastan jaron kreskis je 2,2 %, la reala salajro, kiu enkalkulas inflacion, falis je 1,6 %, ĉar la prezoj kreskis pli rapide [3]; ĉiu societa parto nominale valoras 100,00 frankojn kaj sufiĉas aĉeti unu por esti plenrajta membro [4]; Kroatio jam de kelkaj jaroj estas laŭ nominala sumo de salajroj en la dua loko (post Slovenio) inter la transiĝantaj landoj, sed pro la altaj vivkostoj la vivnivelo en Ĉeĥio kaj Hungario estas pli alta, ol en Kroatio [5]; aperis nova aŭstra poŝtmarko pri Esperanto-temo en eldonkvanto de 1500 ekzempleroj, ĝia nominala valoro egalas al tiu de enlanda afranko por ordinara letero [6]. formala, oficiala, regula11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI3. Monato, Julius Hauser: Realaj salajroj falis, 20124. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto5. Monato, Zlatko Hinšt: Kiel oni (trans)vivas en Kroatio, 20076. Monato, Evgeni Georgiev: Nova Esperanto-poŝtmarko, 2012 angle: 1. nominal (in name only) 2. nominal (declared value) beloruse: намінальны ĉeĥe: jmenovitý, nominální ĉine: 名义 [míngyì], 名義 [míngyì], 标称 [biāochēng], 標稱 [biāochēng], 額定 [édìng], 额定 [édìng], 名义上 [míngyìshàng], 名義上 [míngyìshàng] france: nominal germane: 1. nominell, dem Namen nach 2. Nominal-, Nenn- greke: ονομαστικός hispane: nominal hungare: névleges, nomimális japane: 名目上の [めいもくじょうの], 名前だけの [なまえだけの] katalune: nominal nederlande: nominaal pole: nominalny portugale: nominal rumane: nominal ruse: номинальный slovake: menovitá, nominálna ukraine: номінальний nominalo, nominala valoro serĉi 'nominalo' serĉi 'nominala valoro' [nomina.0o] en: [nomina.0o.EKON] en: Valoro indikita sur la dokumento, ne nepre estanta la merkata valoro, ekzemple sur akcioj: Julia kunfondis Internacian Esperanto-Instituton kaj Universalan Ligon kaj kuneldonis la metalajn Stelo-monerojn, kies nominaloj estas 1, 5, 10 kaj 25 Steloj [7]. 7. W. Klag: Julia Isbrücker - Jaro 2020, invito al kunlaboro, Revuo Esperanto, 2020-04-22 angle: declared value, nominal value beloruse: намінальная вартасьць ĉeĥe: nominální hodnota ĉine: 票面值 [piàomiànzhí], 票面价值 [piàomiànjiàzhí], 票面價值 [piàomiànjiàzhí], 票額 [piàoé], 票额 [piàoé] france: valeur nominale germane: Nennwert hispane: valor nominal hungare: névleges érték, névérték, nomimális érték katalune: valor nominal nederlande: nominale waarde pole: nominał rumane: nominală ruse: номинальная стоимость slovake: menovitá hodnota nominalismoserĉi 'nominalismo' [nomina.0ismo] en: [nomina.0ismo.FIL] en: Doktrino, laŭ kiu la ĝeneralaj ideoj estas nur nomoj, kaj ne posedas ian realan ekziston, kontraste al realismo1. angle: nominalism beloruse: наміналізм ĉeĥe: nominalizmus france: nominalisme germane: Nominalismus hispane: nominalismo hungare: nominalizmus japane: 唯名論 [ゆいめいろん] katalune: nominalisme nederlande: nominalisme pole: nominalizm portugale: nominalismo rumane: nominalism ruse: номинализм slovake: nominalizmus ukraine: номіналізм administraj notoj ~ismo: Mankas dua fontindiko. ~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.