La nivelo de la oceana surfaco, uzata kiel bazo por indiki
alton:
la Komodo-varanoj estiĝis […] en tempo kiam la nuna
indonezia insularo konsistis el montoĉeno super la Marnivelo
[20];
Puchberg troviĝas 577 m super marnivelo, la pinta haltejo 1795 m
[21];
malvarmaj kaj sekaj zonoj en Andoj, situantaj je alteco inter 3000 kaj 5000 m super la
Marnivelo
[22];
pro la tutmonda varmiĝo sekve de klimata ŝanĝiĝo degelas polusaj glacioj, kio kaŭzas
plialtiĝon de Marniveloj
[23].
Rim. 1:
PV, laŭ la nacilingvaj kutimoj, parolas pri „marnivelo“;
tio estas konfuza, ĉar iujn internajn lagojn oni tradicie
nomas „maro“:
en 1986 Kaspia maro altis 27,9 metrojn sub la oceannivelo;
en tiu epoko Bakuo malpli altis super la marnivelo.
Rim. 2:
Preciza difino iom varias laŭlande; ĝenerale temas pri
mezumo, atentanta la altan kaj malatan tajdojn kaj multjaran
variadon.