Aldoni tradukojn al ReVo:

1nerv/o PV

nervo

serĉi 'nervo'
[nerv.0o]
[nerv.0o.ANA]
ANA Histo, konsistanta el fibreca strukturo de aksono-faskoj, ĉirkaŭita de blankeca tegaĵo, servanta por transporti elektroĥemiajn impulsojn inter korpaj organoj: transkondukanta al la cerbo la impresojn ricevitajn de sentorganoj kaj al la muskoloj la impulsojn de la cerbo: ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn [1]? (figure) narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn (plisentigas sentumojn), blindigas la penson, surdigas la konsciencon Marta ; la nervofibroj elretinaj, fakte, interplektiĝas tiel, ke la dekstra cerba hemisfero ricevas la maldekstran duonon de la bildo, kaj la maldekstra hemisfero la duonon dekstran [2]; por „herpes zoster“-infekto estas tipaj tre dolorigaj veziketoj sur la haŭto de la torako kaj dorso en interripaj interspacoj, ĉar estas trafitaj interripaj nervoj [3]; intertempe la ĥirurgoj disponis jam pri okul-mikroskopoj, tiel ke la risko difekti tendenojn kaj nervojn estis jam multe malpli granda [4]; li rigardis tra la fenestro eksteren kaj estis, kvazaŭ la bildo devus trakuri kilometrojn longajn nervofibrojn ĝis lia cerbo, kie la fragmentigitaj impulsoj unu post alia denove devis rekombiniĝi en bildon [5]; (figure) oni trafas la „nervocentron” de UEA en speciala okazo [6].
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
2. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
3. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj
4. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina
5. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto
6. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: La movada koro sur viddisko
angle:
nerve
beloruse:
нэрв
bretone:
nervenn
ĉeĥe:
nerv, čiv
ĉine:
神经
france:
nerf
germane:
Nerv
greke:
νεύρο
hispane:
nervio
hungare:
ideg
itale:
nervo
japane:
神経 [しんけい]
nederlande:
zenuw
pole:
nerw
portugale:
nervo
rumane:
nerv
ruse:
нерв
slovake:
nerv
svede:
nerv
ukraine:
нерв

nerva

serĉi 'nerva'
[nerv.0a]
1.
[nerv.0a.ANA]
Rilata al nervoj: nerva sistemo [7]; neŭronoj (nervaj ĉeloj) [8]; li estas paralizita pro grava nerva malsano, nomata amiotrofa lateralsklerozo, mallonge ALS [9]; la viruso antaŭenmoviĝas laŭ nervaj fibroj en la cerbon, kie ĝi frapas la sensajn kaj movajn centrojn de la kortiko kaj same la cerebelon [10].
2.
[nerv.0a.gxena]
Kaŭzanta streĉon aŭ malagrablajn sentojn; ĝena: silento, interrompata nur de la nerva rido de l' virinoj [11]; Mateo suferis pro nerva streĉiteco kaj perdis salajron kaj asekuron [12]; nerva matĉo kontraŭ Sud-Koreio [13].
3.
[nerv.0a.nervoza]
PSI Nervema, malpacienca: mi fariĝis nerva ĉe tiu penso; liaj manoj nerve pugniĝis; ŝia tuta persono radiis de ĝojo, ŝiaj movoj fariĝis graciaj, nervaj IK ; per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon Marta ; mi fariĝis nerva ĉe la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj FK .
angle:
1. nervous (tissue) 2. irritating, stressful, annoying 3. nervous (feeling), irritable
beloruse:
нэрвовы
bretone:
1. nervel 3. nervus
ĉine:
[xǐn], 恟 [xiōng], 慌 [huāng], 焦躁 [jiāozào], 烦躁 [fánzào], 煩躁 [fánzào], 紧张 [jǐnzhāng], 緊張 [jǐnzhāng]
france:
nerveux
germane:
1. nervlich, Nerven- 2. nervend 3. nervös
greke:
1. νευρικός
hispane:
nervioso
hungare:
1. ideg-, idegi 3. ideges
itale:
nervoso
japane:
神経の [しんけいの]
nederlande:
1. zenuw- 3. zenuwachtig
pole:
1. nerwowy
portugale:
nervoso
rumane:
1. nervos
ruse:
1. нервный 3. нервный, нервозный
svede:
3. nervös
ukraine:
нервовий

nervaro

serĉi 'nervaro'
[nerv.0aro]
[nerv.0aro.ANA]
ANA Loka grupo aŭ tuto de nervoj en la korpo: la efiko sur mian taŭzitan nervaron estis terura [14]; post [inkubacia tempo ĉe rabio] pli kaj pli fortiĝas la simptomoj en la centra nervaro: paralizoj, timo, konfuzo, ekscito,en plia ŝtupo deliro [15].
14. E. R. Borroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
15. Vikipedio, Rabio
angle:
nervous system
beloruse:
нэрвовая сыстэма
ĉeĥe:
nervstvo
ĉine:
神經系統 [shénjīngxìtǒng], 神经系统 [shénjīngxìtǒng]
france:
nerfs
germane:
Nervensystem
itale:
nervi
japane:
神経系 [しんけいけい]
pole:
unerwienie, system nerwowy
rumane:
inervație, sistem nervos
slovake:
nervstvo
ukraine:
нервова система

nervema, nerveca

serĉi 'nervema'
serĉi 'nerveca'
[nerv.0ema]
[nerv.0ema.PSI]
PSI Kies nervoj estas facile inciteblaj, nerva3, nervoza: li efektivigis kelkajn mirindajn resanigojn de nervecaj personoj [16]; nervemulojn oni petas ne rigardi [17].
16. E. Privat: Karlo, 1909
17. trad. skirlet: 12 seĝoj, 2009
angle:
nervous, irritating, annoying
beloruse:
нэрвозны, раздражняльны, турботны
ĉeĥe:
nervózní, popudlivý
ĉine:
可气 [kěqì], 可氣 [kěqì], 紧张 [jǐnzhāng], 緊張 [jǐnzhāng], 忐 [tǎn], 烦人 [fánrén], 煩人 [fánrén], 可气 [kěqì], 可氣 [kěqì]
france:
nerveux
germane:
nervig
pole:
nerwowy, pobudliwy
rumane:
nervos, excitabil
slovake:
nervózny, popudlivý

nervemo, nerveco

serĉi 'nervemo'
serĉi 'nerveco'
[nerv.0emo]
[nerv.0emo.PSI]
PSI Stato de maltrankvilo, animstreĉo, incitiĝo: kontrolata spirado montriĝis utila kontraŭ nervemo, alta sangpremo kaj kronikaj doloroj [18]; ŝi konstatis pli grandan nervecon en la du viroj kiuj al ŝi plej proksimas [19].
VD:streso.
18. A. Saliba: Saniga spirado, Esperanta Retradio, 2011-08-14
19. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1978
beloruse:
нэрвовасьць
france:
nervosité

administraj notoj