navig/i PV navigiserĉi 'navigi' [navig.0i] (ntr) 1.[navig.0i.veturi] Sin transporti per tiucela veturilo (precipe ŝipo) tra maro, rivero, lago (tra aero, kosmo): la procesio de la nebulaj konturoj jam navigis en la golfon, […] la remiloj ritme batis [1]; mi ekfunkciigis la motoron kaj mi elnavigis al la maro [2]; laŭ irlanda tradicio, la sanktulo Brendan navigis per koraklo al la ekstremaĵo de la oceano [3]; perflose navigi […] sur la rivero [4]; (figure) kristandemokratoj […] navigis sur ondego da simpatio [5]; navigacii2, ŝipi, ŝipiridirekti2boardi, drivi1, flosi, veli 2.[navig.0i.retumi] Retumi: [la retumilo] inkluzivas […] Guglo-serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj [6]. 1. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro3. G. MacAoidh: Frua irlanda migrado al Islando, Monato, jaro 1998a, numero 7a, p. 22a4. Walter Klag: Vakeroj de Alpoj, Monato, 2001/01, p. 105. Stefan Maul: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 96. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas, 2005 angle: navigate beloruse: плаваць (на караблі) ĉeĥe: navigovat, plavit se ĉine: 領航 [lǐngháng], 领航 [lǐngháng], 航 [háng], 航行 [hángxíng] france: naviguer, voguer germane: zur See fahren, Flüsse befahren, Seen befahren, Meere befahren 2. surfen (Web) hispane: navegar japane: 航行する [こうこうする] nederlande: navigeren, varen pole: nawigować, żeglować portugale: navegar rumane: naviga ruse: плыть (на судне) slovake: navigovať, plaviť sa ukraine: плисти (на кораблі), літати, здійснювати польоти navigo, navigadoserĉi 'navigo' serĉi 'navigado' [navig.0o] [navig.0o.veturado] La ago navigi1: generalo Sébert […] partoprenis pro malsano nek la navigon, nek la kongreson [7]; ekzistas du profesioj, al kiuj angla homo jam denaske inklinas: la navigado kaj la teksindustrio [8]; Vasili Ostrov, granda insulo inter la du brakoj de Neva, sur kiu komerco kaj navigado en Peterburgo havas sian ĉefan lokon [9]; post longa marnavigado [10]. 7. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo, 20048. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro9. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo10. R. Roze: „Bravado“ en Saint-Tropez, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 28a angle: navigation beloruse: навігацыя, плаваньне (на караблі) ĉeĥe: lodní doprava, navigace, plavba ĉine: 領航 [lǐngháng], 领航 [lǐngháng], 导航 [dǎoháng], 導航 [dǎoháng], 航 [háng] france: navigation germane: Fahrt, Navigation hispane: navegación japane: 航行 [こうこう], 航海 [こうかい], 航空 [こうくう], 航法 [こうほう] nederlande: navigeren (zn.), varen (zn.) pole: nawigacja, żegluga rumane: orientare, navigație ruse: судоходство, плаванье (на судне) slovake: lodná doprava, navigácia ukraine: навіґація, плавання, польоти navigeblaserĉi 'navigebla' [navig.0ebla] [navig.0ebla.MAR] Ŝipirebla: en la parko funkcias rivera sistemo el navigeblaj vojoj [11]; la fora Stanley-lago, de kie la Kongo-riverego estas navigebla [12]. [tie] la mondo finiĝas per alta rifo kaj ne-tranavigebla, blua maro [13]. 11. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 200312. W. M. A. De Smet: Antaŭ cent jaroj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 25a13. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Eyvind Johnson angle: navigable beloruse: судаходны ĉeĥe: splavný ĉine: 可航行 [kěhángxíng], 可通船 [kětōngchuán], 可通行 [kětōngxíng], 可通过 [kětōngguò], 可通過 [kětōngguò] france: navigable germane: befahrbar, schiffbar hispane: navegable japane: 航行可能な [こうこうかのうな] nederlande: bevaarbaar pole: żeglowny rumane: navigabil ruse: судоходный slovake: splavný ukraine: судноплавний, придатний до плавання (про водний шлях) navigistoserĉi 'navigisto' [navig.0isto] [navig.0isto.MAR] Homo, kiu profesie navigas: la ŝipanoj kverelas inter si pri navigado, ĉiu opinias sin la ĝusta navigisto [14]; monumento omaĝe al Henriko la Navigisto, Vasco da Gama kaj multaj aliaj portugalaj malkovrintoj [15]; la irlanda kronikisto Adamnan (ĉ. 624–704 p.K.) asertas, ke la navigisto estis ne Brandan [16]. 14. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses15. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 200316. G. MacAoidh: Frua irlanda migrado al Islando, Monato, jaro 1998a, numero 7a, p. 22a angle: navigator beloruse: навігатар ĉeĥe: navigátor ĉine: 領航 [lǐngháng], 领航 [lǐngháng], 航海者 [hánghǎizhě], 領航員 [lǐnghángyuán], 领航员 [lǐnghángyuán], 导航者 [dǎohángzhě], 導航者 [dǎohángzhě] france: navigateur germane: Navigator hispane: navegador japane: 航海士 [こうかいし], 航空士 [こうくうし] nederlande: zeevaarder pole: nawigator rumane: navigator ruse: мореплаватель, мореход slovake: navigátor ukraine: лоцман, пілот navigiloserĉi 'navigilo' [navig.0ilo] 1.[navig.0ilo.bira] Navigaciilo1: post enŝalto de la navigilo ĝi unue kontaktas la GPS-satelitojn kaj kalkulas sian pozicion [17]; ĉiu ajn per navigilo […] kapablas facile eltrovi, ke la eldonejo de Monato troviĝas je 51°12'48" norda latitudo kaj 4°24'34" orienta longitudo [18]. 2.[navig.0ilo.RET] Retumilo: Mozilla evoluis el Neckejp-navigilo (Netscape Navigator). 17. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj, 200418. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: de Rejno al Danubo, 2010 angle: navigator beloruse: навігатар (праграма, прылада) ĉeĥe: plavidlo ĉine: 2. 浏览者 [liúlǎnzhě], 瀏覽者 [liúlǎnzhě], 浏览器 [liúlǎnqì], 瀏覽器 [liúlǎnqì] germane: 1. Navigationsgerät, Navi 2. Browser japane: ブラウザ pole: przeglądarka sieciowa rumane: browser web ruse: навигатор slovake: plavidlo administraj notoj