*mustel/o UV *mustelo serĉi 'mustelo' [mustel.0o] Tre malgranda rabobesto; genro el familio musteledoj (Mustela), al kiu apartenas la ermeno kaj la plej malgranda vivanta rabobesto (Mustela nivalis): ĉu vi vidas tie la nubon, ― […] ĝi havas dorson tute kiel mustelo Hamlet ; ŝi amas la animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn, la ĉinĉilojn, la mustelojn [1]; iam sciuro kaj mustelo eĉ nestis en lia domo surpinte de la pinoj [2]; Ŝi strabis lin streĉe kaj maltrankvile kiel mustelo en kaptilo [3]; li eskapis de ili kiel mustelo kaj post momento aperis super iliaj kapoj [4]. mustelo vizelo (Mustela nivalis), distrikto Jihočeský, Ĉeĥujo CC BY-SA 3.0 [5] 1. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo2. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo3. Monato, Julian Modest: Patrino4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano5. Richenza, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lasice_kolčava_(Mustela_nivalis)_(1).jpg angle: weasel beloruse: куніца ĉeĥe: lasice ĉine: 鼪 [shēng], 鼬 [yòu], 伶鼬 [língyòu] france: belette germane: Wiesel, Hermelin, Nerz hungare: menyét indonezie: cerpelai japane: イタチ [いたち], イタチ・テンなどの総称 [イタチ・テンなどのそうしょう] latinece: Mustela Mustela nivalis nederlande: wezel pole: mustela portugale: mustela, doninha ruse: куница slovake: lasica tibete: ནེའུ་ལི་ ukraine: куниця administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.