mogol/o PIV1 grandmogolo Rabistoj , mogolo serĉi 'grandmogolo ' serĉi 'mogolo' [mogol.0o] [mogol.0o.regnestro] Titolo per kiu la eŭropanoj de la 16ª–19ª jc nomis la Timuridajn regnestrojn de la granda regno, kiu situis sur la hinda subkontinento inter 1526 kaj 1858: (figure) grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno! [1]; (figure) kelkaj nomas lin lakto-papo aŭ jogurto-mogolo [2]; Rim.: Ĉi tiu termino estas uzebla por esprimi la rilatajn ideojn de la eŭropanoj de la 16ª–19ª jc; sed ĝi estas evitinda en modernaj verkoj historiaj. La historiistoj de la koncernaj landoj (Hindujo, Uzbekio, Turkujo…) ĝin malaprobas. La vorto „mogolo“ devenas el persa-araba kripligo de la etnonomo „mongolo“. En la islama mondo ĝi indikas plurajn etnojn en diversaj epokoj kaj landoj (ekz-e la Centrazia „Mogolistano“, 1347–1570) — sed la „grandmogoloj“ mem neniam tiel sin titolis (ili sin nomis Timuridoj aŭ Baburidoj, kaj sin titolis padiŝaho, kio estas la islama respondaĵo al la okcidenta „imperiestro“). [Sergio Pokrovskij] 1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Melkante la ŝtaton, 2010 angle: mughal beloruse: Вялікі Магол ĉine: 有权势的人 [yǒuquánshìderén], 有權勢的人 [yǒuquánshìderén], 蒙古人 [ménggǔrén] france: moghol germane: Mogul japane: ムガル人 [ムガルじん] ruse: Великий Могол ukraine: могол (монарх) administraj notoj