Aldoni tradukojn al ReVo:

3modif/i JED , modifik/i

modifi, modifiki (arkaismo)

serĉi 'modifi'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

serĉi 'i'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

[modif.0i]
(tr)
[modif.0i.KOMUNE]
Parte ŝanĝi ion ne tuŝante la esencon: 1887 Zamenhof ne ĉesis ŝanĝi kaj modifi la lingvon [1]; [lia] modifika principo estas akceptita kiel bazo por la religio de la hilelistoj [2]; per modifikado de kruda besta forto [3]; laŭ mia sento la preskoboldo naskiĝis precize tiam, kiam mi ekvidis la sunlumon, nun mi jam modifis tiun mian kredon: nuntempe mi estas konvinkita, ke [lia] tasko estas prizorgi kaj misformi miajn artikolojn, kiam ajn kaj kie ajn ili aperas [4]; la Parlamento samtempe modifis la Leĝon pri Pedagogiaj Seminarioj kaj establis oficialan ŝtatan diplomon pri instruado de Esperanto en elementaj lernejoj [5].
1. Ernest Drezen: Zamenhof, Persista laborado kaj eksperimentado de Zamenhof
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
4. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, Komposta Komploto aŭ Kompoto?
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Agadoj en Lernejaj Medioj
angle:
modify
beloruse:
мадыфікаваць, відазьмяняць
ĉeĥe:
aktualizovat, doplnit čerstvými daty, obnovovat
ĉine:
改动 [gǎidòng], 改動 [gǎidòng], 更改 [gēnggǎi], 改 [gǎi], 删改 [shāngǎi], 刪改 [shāngǎi], 改易 [gǎiyì], 变更 [biàngēng], 變更 [biàngēng]
france:
remanier, retoucher, modifier
germane:
modifizieren, abändern, anpassen
hispane:
modificar
hungare:
módosít, modifikál
japane:
修正する [しゅうせいする], 一部変更する [いちぶへんこうする]
katalune:
modificar
nederlande:
wijzigen
pole:
modyfikować
portugale:
modificar
rumane:
modifica
ruse:
видоизменить, модифицировать
slovake:
modifikovať, prispôsobiť, upraviť
svede:
modifiera
ukraine:
вносити зміни

modifo

serĉi 'modifo'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

[modif.0o]
[modif.0o.KOMUNE]
Ŝanĝo kiun oni aplikas modifante ion: Karlo Kirlo […] transdonos al vi sian epokfarantan proponon koncerne la modifon de la internacia lingvo [6]; jen per eta modifo la „ĝardenheĝo“ en la antaŭlasta strofo transformiĝis je „ĝardenneĝo“ [7]; tiuj sonoj, en kiuj superregas la modifa elemento (modifoj, elvokitaj per la lipoj, lango, nazo) estas konsonantoj [8]; kian signifon havas tiuj modifoj? Kial ili estis faritaj? Kaj kiu estas la vera nomo [9]?
6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, Groteska komedieto
7. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, Komposta Komploto aŭ Kompoto?
8. Ivo Lapenna: Retoriko, 2. Voĉo
9. Kiel estis nomata Zamenhof?
beloruse:
мадыфікацыя, зьмяненьне
ĉeĥe:
modifikovaná verse, varianta
ĉine:
适配 [shìpèi], 適配 [shìpèi], 适应性的变化 [shìyìngxìngdebiànhuà], 適應性的變化 [shìyìngxìngdebiànhuà]
france:
modification
germane:
Modifikation, Anpassung
hispane:
modificación
pole:
modyfikacja
rumane:
schimbare, modificare
slovake:
modifikovaná verzia, variant

modifiĝi

serĉi 'modifiĝi'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

[modif.0igxi]
(ntr)
[modif.0igxi.KOMUNE]
Parte ŝanĝiĝi, iom evolui2: urboj modifiĝas, ŝanĝiĝas stiloj, muzikoj evoluas, vesta modo tre diferencas de jardeko al jardeko [10].
10. C. Piron: Esperanto: Kiaj perspektivoj jarcenton post la unua kongreso?, Esperanto, 2005:7-8
beloruse:
мадыфікавацца, відазьмяняцца
france:
changer (se modifier)

administraj notoj