*melon/o UV *melono serĉi 'melono' [melon.0o] 1.[melon.0o.BOT] Specio de kukumo kun grandaj globformaj aŭ ovoformaj fruktoj kun sukplena dolĉa karno plej ofte flava aŭ verdeta (Cucumis melo): la melonoj kaj tritiko, semitaj en novembro, jam estis maturiĝantaj [1]. melono kun frukto (Cucumis melo) CC0 [2] 2.[melon.0o.KUI] Manĝebla frukto de melono 1: ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn [3]; melono, kovrita de delikataj vejnetoj IK . 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV2. The Photographer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cucumis_melo_34.jpg3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:5 angle: melon beloruse: дыня, мэлён bretone: sukrinenn 2. aval-sukrin bulgare: пьпъш ĉeĥe: meloun ĉine: 瓞 [dié], 瓜 [guā] france: melon germane: Melone hebree: מלון (אבטיח צהוב), אבטיח צהוב hispane: melón hungare: sárgadinnye, cukordinnye indonezie: melon japane: メロン latinece: 1. Cucumis melo nederlande: meloen perse: خربزه pole: melon portugale: melão ruse: дыня slovake: žltá dyňa, žltý melón svede: melon ukraine: диня *akvomelono serĉi 'akvomelono' [melon.akvo0o] Globforma frukto de afrika kukurbaco kun ruĝa, flava aŭ blanka sukplena karno (Citrullus lanatus, Citrullus vulgaris): la almozulo sidas sur la ĉirkaŭhakita marmora ŝtono, refreŝigas sin per sukplena akvomelono kaj forrevas sian vivon [4]; sur la tablo ekzemple vi vidos akvomelonon, ‐ ĝi kostas sepcent rublojn [5]. akvomelono (Citrullus lanatus) CC BY 3.0 [6] 4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria6. Shu Suehiro, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Citrullus_lanatus5SHSU.jpg angle: watermelon beloruse: кавун bretone: sukrinenn-dour bulgare: диня ĉeĥe: meloun vodní ĉine: 西瓜 [xīguā] france: pastèque germane: Wassermelone hebree: אבטיח hispane: sandía hungare: görögdinnye indonezie: semangka japane: スイカ latinece: Citrullus lanatus Citrullus vulgaris nederlande: watermeloen perse: هندوانه pole: arbuz, kawon portugale: melancia ruse: арбуз slovake: vodný melón svede: vattenmelon administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto. akvo~o: Mankas verkindiko en fonto.