- 1.
- [melank.0a.melankolisenta]
-
Malgajeta, sentanta aŭ sentiganta melankolion:
ili ekaŭdis virinan voĉon, kiu […] kantis per melankolia tono
[6];
rigidaj statuoj de Oziriso kun melankolia rideto sur la lipoj
[7];
fluto kaj ludis melankolian melodion
[8];
la viro sidis melankolia dum longa tempo
[9].
nigra3
- 2.
- [melank.0a.PSI]
-
Propra al melankoliulo:
la melankolia temperamento.
- 3.
- [melank.0a.melankoliiga]
-
Morna:
jen lia vidaĵo de tiu „melankolia montetaro“
[10].
Rim.:
„Melankolia“ celas precipe la internan senton de homo,
„moroza“ prefere lian eksteran aspekton,
„morna“ prefere la etoson de loko aŭ cirkonstancoj.
Praktike, ĉar etoso, sento kaj aspekto sin influas, ĉiu el
la vortoj povas surpreni alterne ĉiun nuancon.
[ĵv]
6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII8.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI9.
Will Green: Gantoj, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 24a10.
A. Giridhar Rao: La triumfo de rezono (Arthur Conan Doyle, La
Ĉashundo de la Baskerviloj), Monato, jaro 2000a, numero 10a, p. 30a