Aldoni tradukojn al ReVo:

4medol/o PV

medolo

serĉi 'medolo'
[medol.0o]
1.
[medol.0o.ANA]
ANA Mola kaj grasa substanco en interno de ostoj, en kiu generiĝas sangoĉeloj, ostocerbo: liaj ostoj estas saturitaj de medolo [1]; la vorto de Dio estas […] pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis […] medolo [2]; tre danĝera malsano, kiu atakas la medolon, sangon, hepaton, lienon [3]; kuracistoj el Berlino transplantis al li ĉelojn de la medolo de sana persono, kiu estis ankaŭ genetike rezista al HIV [4]; (frazaĵo) sed li certe iam vekiĝos, ĉar la Dano Holger havas medolon en la ostoj [5] (estas energia kaj kuraĝa); (frazaĵo) la medolo de liaj ostoj glaciiĝis [6]. (Kp ŝtoniĝi2, paralizi2) VD:kerno, suko.
2.
[medol.0o.BOT]
BOT Mola spongeca malpeza substanco en la interno de trunko kaj branĉoj de la dukotiledonaj vegetaĵoj: sambuka medolo; la hakilo hakis profunde en la medolon, la arbo kun ĝemo falis sur la teron [7].
3.
[medol.0o.FIG]
(figure) Kerno, esenco, pleja gravaĵo: tiri la medolon el teorio, verko; du aksoj konsistigis la politikan medolon de la dekstra registaro [8].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:24
2. La Nova Testamento, Hebreoj 4:12
3. Monato, Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en EÅ­ropo, 2007
4. Monato, Vladimir Lemelev: Unu hirundo printempon ne alportas: sed du?, 2013
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
8. Monato, Hektor Alos i Font: Amarega venko, 2004
angle:
1. marrow, medulla 2. pith
beloruse:
1. ÑˆÐ¿Ñ–к (касьцявы), касьцявы мозг 2. ÑÑ‚рыжань (расьліны), асяродак (расьліны) 3. ÑÑ‚рыжань
bretone:
mel(-askorn,...)
bulgare:
костен мозък
ĉeĥe:
dřeň, medula, morek kosti
ĉine:
骨髓 [gǔsuǐ]
france:
moelle
germane:
1. Mark (Knochen) 2. Mark (Stamm)
hispane:
médula ósea, tuétano
hungare:
1. veő, veleje vminek 2. bél (növényi szárban)
itale:
midollo
japane:
髄 [なずき], 骨髄 [こつずい], 髄質 [ずいしつ], 真髄 [しんずい], 精髄 [せいずい]
katalune:
medul·la
nederlande:
merg
pole:
1. szpik, rdzeń
rumane:
1. măduvă
ruse:
1. ÐºÐ¾ÑÑ‚ный мозг 2. ÑÐµÑ€Ð´Ñ†ÐµÐ²Ð¸Ð½Ð°
slovake:
dreň, miecha, špik
tibete:
རྐང་མར་
ukraine:
кістковий мозок, м’яке утворення в середніх частинах органу, серцевина

ĝismedola

serĉi 'ĝismedola'
[medol.gxis0a]
[medol.gxis0a.FIG]
(frazaĵo) Ĝisosta: ĝismedola malfido [9]; mi […] ne estas ĝismedola oponanto al reformoj [10].
9. D. Kessous: RaÅ­mismo kaj novliberalismo, SAT Kulturo, [vidita en 2014]
10. 100a UK - Fari Esperanton tute universala, lernu.net
angle:
to the bone
beloruse:
да шпіку косткі
ĉine:
彻骨 [chègǔ], 徹骨 [chègǔ]
france:
jusqu'au-boutiste (adj.), radical, viscéral
germane:
bis auf das Mark, eingefleischter, leidenschaftlicher, mit Haut und Haar, ganz und gar
hispane:
idea fija, radical (frase hecha)
itale:
irriducibile, fino al midollo (inveterato), convinto (irriducibile), inveterato (ostinato sino in fondo), acerrimo, incallito, viscerale (fig.)
katalune:
ferm, obstinat, acèrrim
nederlande:
overtuigd, radicaal
pole:
do szpiku kości
rumane:
în măduva oaselor
ruse:
убеждённый до мозга костей

spina medolo

serĉi 'spina medolo'
[medol.spina0o]
ANA
[medol.spina0o.ANA]
Mjelo: la virusoj el la epitelio de la intestaro penetras la sangon, de kie ili atingas la antaÅ­ajn kornojn de la spina medolo kaj la cerebron [11].
angle:
spinal chord
beloruse:
сьпінны мозг
bretone:
mel gwalenn-gein
bulgare:
гръбначния мозък
ĉeĥe:
mícha, páteřní dřeň
ĉine:
脊髓 [jǐsuǐ]
france:
moelle épinière
germane:
Rückenmark
hungare:
gerincvelő
japane:
脊髄 [せきずい]
katalune:
medul·la espinal
nederlande:
ruggenmerg
pole:
szpik kostny
portugale:
medula, miolo, tutano
rumane:
măduva spinării
slovake:
miecha

administraj notoj