marabu/o PVEF marabuoserĉi 'marabuo' [marabu.0o] [marabu.0o.ZOO] Granda birdo kun senhara kapo kaj haŭta gorĝsako, kaj kun po unu specio en Afriko, Hindujo kaj Sunda-insuloj, genro el familio cikoniedoj (Leptoptilos): vi ankaŭ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn [1]; du marabuoj ... staris apud la akvo en distanco de dekkelkaj paŝoj, similaj al du enpensiĝintaj maljunuloj kun kalvaj kapoj premitaj inter la brakoj [2]. marabuo (Leptoptilos crumenifer), Lago Ziway, Etiopio CC BY-SA 4.0 [3] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo2. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, Varsovio, 19783. Charles J. Sharp, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Marabou_stork_(Leptoptilos_crumenifer)_in_flight_2.jpg angle: marabou stork beloruse: марабу bulgare: марабу ĉeĥe: marabu france: marabout (oiseau) germane: Marabu hungare: marabu japane: アフリカハゲコウ, ハゲコウ katalune: marabú latinece: Leptoptilos nederlande: maraboe pole: marabut portugale: marabu, cordufal rumane: marabu ruse: марабу, зобатый аист slovake: marabu ukraine: марабу, воластий лелека administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.