mantr/o PIV1 mantroserĉi 'mantro' [mantr.0o] [mantr.0o.REL] Mallonga religia formulo aŭ poemo, kies intensa ripetado provizas protekton, trankvilon, mensan klarecon: la „Granda Kompatema Mantro“ estas sufiĉe longa, sed la „Purlanda Mantro“ estas multe pli mallonga [1]; ĉiun matenon, antaŭ ol matenmanĝi, mi ripetadas la mantron „peresperanta, ne priesperanta“ [2]? (figure) en nia mondo vivas milionoj da blinduloj, kiuj povus ĉiumatene ĝui la miraklan sunleviĝon, se por ili prezentiĝus helpo oftalmologia, sur mian koron marteladis la mantro, ke tri el kvar nevidantoj estas eviteble – ĉu prevente, ĉu kurace – vidhandikapitaj [3]. formulo2, maksimo, preĝo, sentenco 1. -: Budhana Retejo, 93, Vojaĝo al la Ĉielo2. Monato, Paul Gubbins: Poŝkomputiloj kaj klasĉambroj, 20153. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, 2011 angle: mantra beloruse: мантра ĉeĥe: mantra france: mantra germane: Mantra hinde: मंत्र [mantra] hispane: mantra itale: mantra katalune: mantra nederlande: mantra pole: mantra portugale: mantra rumane: mantra slovake: mantra tibete: སྔགས་ ukraine: мантра administraj notoj