*lu/i UV *lui serĉi 'lui' [lu.0i] (tr) Ricevi ion por ĝin uzi dum difinita tempo, pagante interkonsentitan prezon: lui loĝejon, aŭton, balvestojn; la mizeraj meblaĵoj […] ne estis ŝia propraĵo, ŝi luis ilin kune kun la ĉambro Marta ; li luis ĉambron de la ŝipo je ĝusta prezo [1]; mi luis boateton kaj kun helpo de lerta remisto baldaŭ staris sur la ŝipo [2]; la filo sekve luis apartamentojn en pli bela kvartalo de la urbo [3]; ni rekondukos la bestojn tien, kie ni luis ilin [4]; Vitalij luis fiakriston Metrop ; la taktiko de tiu firmao estis lui standon apud nia kaj, anstataŭ eksponadi [5]; [mi] luis taksion por la dudek-minuta vojaĝo [6]; oni povas ankaŭ lui kaj provi rakedojn, sketilojn, ekipaĵojn por pilkoludoj [7]; en jam 119 urboj en Eŭropo eblas lui biciklojn [8]. luprenifarmi, fruktuzo, prunti 1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 38. Du Botoj Faras Paron.6. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 87. Monato, Saliko: Ĝui simplajn ŝatokupojn subĉiele, 20098. Monato, Ivo Durwael: Nova malnova trafikilo, 2012 angle: hire, rent beloruse: браць у арэнду, браць унаём, арэндаваць, браць напракат bretone: feurmiñ (kemer e feurm) bulgare: наемам ĉeĥe: brát do nájmu, najmout ĉine: 賃 [lìn], 赁 [lìn], 租 [zū], 租借 [zūjiè] france: louer (prendre en location) germane: mieten greke: ενοικιάζω hispane: alquilar, arrendar itale: affittare (prendere in affitto) japane: 賃借する [ちんしゃくする], 借りる [かりる] nederlande: huren perse: اجاره کردن pole: wynająć, wynajmować, najmować portugale: alugar rumane: închiria, angaja ruse: брать внаём, брать напрокат, арендовать, снимать (помещение и т.п.) slovake: prenajať si, vziať do nájmu tibete: གཡར་ ukraine: наймати, брати внайми, напрокат, орендувати, брати в оренду (приміщення, меблі і т.п.) luigiserĉi 'luigi' [lu.0igi] (tr) Doni ion al iu, por lia uzo dum difinita tempo, ricevante interkonsentitan prezon: vinberĝardenon plantis unu viro […] kaj luigis ĝin al kultivistoj [9]; [ili] luigas meble provizitajn ĉambrojn [10]; oni luigas aŭ vendas teatrajn objektojn [11]; alia kompanio […], kiu respondecas pri trakoj, signaloj kaj kelkaj stacidomoj, luigas siajn trakojn al la aliaj kompanioj [12]. ludoni 9. La Nova Testamento, Marko 12:110. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto11. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto12. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 6a angle: rent beloruse: здаваць у арэнду, даваць напракат, даваць унаём bretone: feurmiñ (lezel e feurm) bulgare: давам под наем ĉeĥe: pronajmout (někomu) ĉine: 出租 [chūzū], 租出去 [zūchūqù] france: louer (donner en location) germane: vermieten greke: ενοικιάζω hispane: alquilar, arrendar, rentar itale: affittare (dare in affitto) japane: 賃貸する [ちんたいする], 貸す [かす] nederlande: verhuren perse: اجاره دادن pole: wynająć, wynajmować portugale: alugar rumane: închiria, angaja ruse: сдавать внаём, сдавать напрокат, сдавать в аренду slovake: prenajať niekomu ukraine: здавати внайми, напрокат, в оренду luprenanto, luanto serĉi 'luprenanto' serĉi 'luanto' [lu.0prenanto] Tiu kiu ricevas ion de iu, por lia uzo dum difinita tempo, pagante interkonsentitan prezon: kvankam la loĝejoj ĉirkaŭ ni ĉiuj estas pli karaj, nia mastro […] estas kontenta je ni kiel luantoj [13]; luanto […] antaŭ kvin semajnoj luis du ĉambretojn de la plej supra etaĝo [14]; lia luanto Dagon ŝarĝis liajn kamparanojn per maljusta imposto [15]. 13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto14. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII angle: tenant beloruse: наймальнік, арандатар, арандар, рандар, пасэсар bulgare: наемател ĉine: 承租人 [chéngzūrén], 房客 [fángkè], 租客 [zūkè], 承租方 [chéngzūfāng] france: locataire germane: Mieter hispane: inquilino japane: 賃借人 [ちんしゃくにん], 借り手 [かりて], 借り主 [かりぬし] pole: najemca rumane: chiriaș ukraine: наймач, орендатор, квартирант ludonanto, luiganto serĉi 'ludonanto' serĉi 'luiganto' [lu.0donanto] Tiu kiu donas ion al iu, por lia uzo dum difinita tempo, ricevante interkonsentitan prezon: la luiganto forpelis lin, ĉar li ne povis plu pagi la lupagon [16]; en multaj loĝejoj la ludonanto ne permesas katojn [17]; en laponstila tendo lagoborde la luigantoj semajnfine deĵoris, bruligis konstantan fajron, invitis la enirintojn sidiĝi sur benkoj [18]. 16. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto17. Monato, Walter Klag: Kafo kun kato, 201218. Monato, Saliko: Ĝui simplajn ŝatokupojn subĉiele, 2009 angle: renter beloruse: арэндадаўца bulgare: наемодател ĉeĥe: pronajimatel ĉine: 女房东 [nǚfángdōng], 女房東 [nǚfángdōng], 房东 [fángdōng], 房東 [fángdōng] france: bailleur germane: Vermieter hispane: arrendatario japane: 賃貸人 [ちんたいにん], 貸し手 [かして], 貸し主 [かしぬし] pole: wynajmujący rumane: gazdă slovake: prenajímateľ ukraine: який здає внайми, напрокат luprezo, lupagoserĉi 'luprezo' serĉi 'lupago' [lu.0prezo] Interkonsentita kvanto da mono, pagenda por difinita lutempo, per kiu oni luas ion: ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi [19]; li jam ne pagis tiun lupagon por du monatoj [20]; la luprezo estas dudek guldenoj po-monate kaj oni luigas por almenaŭ unu monato [21]; la luanto devas pagi la luprezon je la unua de ĉiu trimestro [22]. 19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko20. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto21. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto22. PIVE, luanto angle: rent beloruse: арэндная плата, чынш ĉine: 租金 [zūjīn], 房租 [fángzū], 租 [zū], 承租人 [chéngzūrén], 分經 [fēnjīng], 分经 [fēnjīng], 租約 [zūyuē], 租约 [zūyuē] france: loyer, prix de location germane: Miete hispane: renta (de alquiler), precio de alquiler japane: 賃貸料 [ちんたいりょう], 借り賃 [かりちん] pole: czynsz, komorne rumane: naim, chirie, rentă ukraine: орендна плата, комірне (у знач. ім.) subluigi, vicluigiserĉi 'subluigi' serĉi 'vicluigi' [lu.sub0igi] (tr) Luigi parton de domo aŭ loĝejo, kiun oni mem luas (aŭ tutan dum tempo, kiam oni mem ne bezonas ĝin): post la milito ili subluigis la ĉambron de la servistino, ĝi havas apartan enirejon al la koridoro [23]; mi revenis al mia malnova loĝejo, kiun mi subluigis dum la printempa semestro [24]. 23. Julio Baghy: Koloroj24. Sten Johansson: Sesdek ok, p. 143 beloruse: здаваць у субарэнду bretone: eilfeurmiñ bulgare: преотдавам ĉeĥe: dát do podnájmu, poskytnout podnájem ĉine: 轉租 [zhuǎnzū], 转租 [zhuǎnzū], 分租 [fēnzū] france: sous-louer (donner en sous-location) germane: untervermieten greke: υπομισθώνω hispane: subarrendar itale: subaffittare japane: 又貸しする [またがしする] nederlande: onderverhuren pole: wynajmować komuś część domu lub mieszkania portugale: sublocar rumane: închiriați o parte din casă sau apartament cuiva slovake: dať do podnájmu sublui, vicluiserĉi 'sublui' serĉi 'viclui' [lu.sub0i] (tr) Lui parton de domo aŭ loĝejo, de la luanto, ne de la posedanto: la novaj subluantoj bezonis unu liton kaj la solan kanapon (kaj ili ricevis tri el la kvar seĝoj de la familio) [25]; juvelisto […] vicluigis la superajn ĉambrojn al diversuloj [26]; mi konatiĝis al la nova vicluanto de vidvino [27]. 25. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.26. Edgar Allan Poe, trad. Edwin Grobe: La Murdoj De Kadavrejo-Strato27. Walther Kabel: La domo ĉe la mueleja kanalo, Ombroj de pasinteco, ĉap. 7 beloruse: браць у субарэнду france: sous-louer (prendre en sous-location) germane: zur Untermiete bewohnen hispane: subarrendar japane: 又借りする [またかりする] pole: podnajmować rumane: arenda, subînchiria administraj notoj ~prezo, ~pago: Mankas verkindiko en fonto.