Aldoni tradukojn al ReVo:

*lir/o

*liro

serĉi 'liro'
[lir.0o]
[lir.0o.MUZ]
MUZ Iu el diversaj kordinstrumentoj kun sonkesto, du ortaj stangoj supre kunigitaj per transversa stango, kaj kordoj fiksitaj inter la sonkesto kaj la transverso; ofta simbolo de poezio; komparu kun citroj, harpoj, liutoj: „Sub la signo de liro kaj verda stelo“ [1]; Du aŭ tri liroj kaj sama nombro de kaninstrumentoj ludiĝis kun akompano de plendaj kaj kortuŝaj harpakordoj [2]; ĉu vi kredas ke muzikema persono agordanta liron volas rivali kun alia muzikulo rilate al la streĉado aŭ malstreĉado de la kordoj? [3].
HOM: Ne konfuzu kun liro.
1. M. Abolskaja: Moskvo: Impeto, 1999.
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a
3. Platono, trad. Donald Broadribb: La Respubliko, parto 1
angle:
lyre
beloruse:
ліра
bulgare:
лира
ĉeĥe:
lira
france:
lyre
germane:
Leier, Lyra
greke:
λύρα
hispane:
lira
hungare:
líra
indonezie:
lira
katalune:
lira
nederlande:
lier
pole:
lira
portugale:
lira
rumane:
liră (instrument)
ruse:
лира
slovake:
líra

Liro [4] (Lyr)

serĉi 'Liro'
[lir.L0o]
AST Nord-hemisfera stelfiguro (Lyra).
4. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Lyra
beloruse:
Ліра (сузор’е)
ĉeĥe:
lira
ĉine:
天琴座 [Tiānqínzuò]
france:
Lyre (constellation)
germane:
Leier
hispane:
Lira
japane:
リラ [りら]
katalune:
la Lira
latinece:
Lyra
pole:
Lutnia (gwiazdozbiór)
rumane:
Lira (constelație)
slovake:
líra
ukraine:
ліра

lirismo

serĉi 'lirismo'
[lir.0ismo]
POE Poezia inspiro: Lia mensa strukturo konsistas el forta lirismo kun eroj de pasia voluptemo [5]; frazoj, kies lirismo montriĝis des pli intensa, ke ĝi estis ju pli nekonscia [6]. VD:lirika
5. O. Ginz kaj Stan. Kamaryt: Ĉeĥa kaj slovaka antologio, Unua Parto
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, ĉapitro 15a
beloruse:
лірызм
ĉeĥe:
lyrické umění
ĉine:
詩意 [shīyì], 诗意 [shīyì]
france:
lyrisme
greke:
λυρισμός
hungare:
lírai ihletettség
katalune:
lirisme
nederlande:
lyrisme
pole:
liryzm
portugale:
lirismo
rumane:
lirism
ruse:
лиризм
slovake:
lyrické umenie
ukraine:
ліризм

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
L~o : Mankas dua fontindiko.