ReVo
*citr/o

*citro

1.
MUZ Iu el diversaj kordinstrumentoj kun bloka sonkesto ĉe kiu kordoj estas fiksitaj de unu ekstremo al alia, kontraste al harpoj, liroj, liutoj: citroj kaj Eolaj harpoj estis iam, antaŭ multe da jaroj, pendigitaj de junaj viglaj migrantaj viroj en la branĉoj de la kverko, nun ili denove tie pendis kaj denove sonis tiel ĉarme [1]; komence de la filmo oni aŭdas la ektimigan citro-muzikon de Anton Karas, kiu rapide gvidas la spektantojn en la mondon de malico, mensogoj kaj murdo [2]; preskaŭ enuigas la priskribo de la preparoj al la imperiestra citroludado en Neapolo [3]; la varieco de uzitaj muzikinstrumentoj (violono, akordiono, pian-klavaro, drumo, kontrabaso, bas-gitaro, mandolino, buzuko, citro) tute ne kaŝas la agrablan, amikecan basan voĉon de Yvart [4].
Rim.: Pluraj vortaroj nomas „citro“ ankaŭ eŭropan liuteton pir-siluetan kun plata sonkesto, longa kolo, 30 ĝis 45 metalaj, pluke sonigataj kordoj pro ties simila nomo (france: „cistre“, ruse: „цистра“) (Kp liuto, bandurio)

citro
CC-BY-SA-3.0  [5]
2.
(evitinde) =citaro
Rim.: La vortoj citro, gitaro etimologie devenas de citaro, greke κιθάρα.
angle:
1. zither
beloruse:
1. цытра (муз. інструмэнт)
ĉine:
1. 扁琴 [piānqín]
france:
1. cithare (moderne)
germane:
1. Zither
hebree:
קתרוס
hungare:
1. citera
itale:
1. cetra (moderna o famiglia), citara (moderna o famiglia)
japane:
チター, キタラ
katalune:
cítara
nederlande:
1. citer
pole:
1. cytra
portugale:
1. cítara
ruse:
1. цитра
ukraine:
цитра

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.