*liuto
- Iu el diversaj kordinstrumentoj kun sonkesto, unumane tenebla kolo kaj pluke, plektre aŭ arĉe sonigeblaj kordoj streĉitaj laŭlonge de la kolo: mi ludos la liuton kaj vi batos la tamburon [1]; li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante [2]; per la forto de siaj kanto kaj liuto li malsovaĝigis la plej sovaĝajn bestojn [3]; oni vidis tie harpojn, liutojn grekajn, liutojn hebreajn kaj egiptajn, lirojn, formingojn, citrojn, ŝalmojn, longajn fleksformajn kronojn kaj cimbalojn [4]. citro, harpo
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La bremenaj muzikistoj
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXVI
5. Caravaggio, Wildenstein Collection de:Image:1596 Caravaggio, The Lute Player Wildenstein Collection.jpg: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:1596_Caravaggio,_The_Lute_Player_New_York.jpg

- angle:
- lute
- beloruse:
- лютня
- ĉeĥe:
- loutna
- ĉine:
- 魯特琴 [lǔtèqín], 鲁特琴 [lǔtèqín], 琉特琴 [liútèqín]
- france:
- luth
- germane:
- Laute
- greke:
- λαούτο
- hungare:
- lant
- japane:
- リュート
- nederlande:
- luit
- pole:
- bandura, gęśl, lutnia
- portugale:
- alaúde
- rumane:
- bandură, lăută
- ruse:
- лютня
- slovake:
- lutna
- ukraine:
- лютня
liutisto
- Muzikisto kiu ludas liuton: la patro [...] venigis liutiston, kiu devis ludi antaŭ la infaneto [6].
6.
Paul Bennemann: La Vendreda Klubo,
gutenberg.org
- angle:
- lutenist
- beloruse:
- лютніст
- france:
- luthiste
- germane:
- Lautenist
- pole:
- lutnik
- rumane:
- lutier
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.