*gitar/o

*gitaro

MUZ Hispandevena kordinstrumento ordinare seskorda, kiun oni sonigas pinĉe aŭ plektre: mi lernas pentri kaj ludi gitaron [1]; Ni tie sur suproj, ĉe ŝtonaj ruinoj ⫽ Sonigos malĝojajn gitarojn ⫽ Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj ⫽ Ni kantos pri miaj animaj doloroj [2]; sur la […] muro pendis gitaro [3]; Zoja sin klinas super la gitaro kaj streĉigas la malfortiĝintajn kordojn Metrop .

Carlo Domeniconi kun gitaro
CC BY-SA 3.0  [4]
angle:
guitar
beloruse:
гітара
ĉeĥe:
kytara
ĉine:
吉他 [jítā]
france:
guitare
germane:
Gitarre, Klampfe
hebree:
גיטרה
hispane:
guitarra
hungare:
gitár
indonezie:
gitar
japane:
ギター
katalune:
guitarra
nederlande:
gitaar
perse:
گیتار
pole:
gitara
portugale:
violão, viola
ruse:
гитара
slovake:
gitara
svede:
gitarr
tibete:
སྒྲ་སྙན་
turke:
gitar
ukraine:
гітара

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.