*gitar/o *gitaro serĉi 'gitaro' [gitar.0o] [gitar.0o.MUZ] Hispandevena kordinstrumento ordinare seskorda, kiun oni sonigas pinĉe aŭ plektre: mi lernas pentri kaj ludi gitaron [1]; Ni tie sur suproj, ĉe ŝtonaj ruinoj ⫽ Sonigos malĝojajn gitarojn ⫽ Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj ⫽ Ni kantos pri miaj animaj doloroj [2]; sur la […] muro pendis gitaro [3]; Zoja sin klinas super la gitaro kaj streĉigas la malfortiĝintajn kordojn Metrop . Carlo Domeniconi kun gitaro CC BY-SA 3.0 [4] 1. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto3. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 1a4. Davidjohnberlin, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Carlo-domeniconi_photo_dj-17062009-103.jpg angle: guitar beloruse: гітара ĉeĥe: kytara ĉine: 吉他 [jítā] france: guitare germane: Gitarre, Klampfe hebree: גיטרה hispane: guitarra hungare: gitár indonezie: gitar japane: ギター katalune: guitarra nederlande: gitaar perse: گیتار pole: gitara portugale: violão, viola ruse: гитара slovake: gitara svede: gitarr tibete: སྒྲ་སྙན་ turke: gitar ukraine: гітара administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.