Aldoni tradukojn al ReVo:

*likvid/i

*likvidi

serĉi 'likvidi'
[likvid.0i]
(tr)
EKON
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Definitive malestigi per disvendo, fordono, malfondo: mi ne elprenis tiujn ŝilingojn, ĉar mi ne volis likvidi la konton [1]; en 1940 la germanaj okupantoj likvidis ĉiujn Esperanto-organizaĵojn kaj konfiskis iliajn posedaĵojn [2]; la onidiro estis, ke la kartona skatolo havas duoblan fundon, do por likvidi tiun supozon mi bruligis la skatolon [3]; oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj [4]; kion faras la partio, por likvidi tian disan ekonomian strukturon en la kamparo Metrop ? (figure) tian bonhumoron ni tuj likvidos Metrop ! likvidi diskriminacion inter samseksemo kaj aliseksemo [5]; memorando inter la financministerioj por likvidi pruntojn [6]; la ĉeĥa reĝo Vladislavo Jagelono ordonis en 1478 likvidi la tombejon kaj ŝanĝi ĝin en konstruparcelojn [7]. VD:ekstermi, elimini, elĉerpi1, forigi, malfondi, neniigi1
2.
[likvid.0i.mortigi]
Mortigi, perforte, konkuranton: se la spiono ricevis la impreson ke ni proksimas al la vero, ĉu li ne provos likvidi iun kiu povus komuniki al ni ion gravan [8]? [li] verŝajne ne havos multajn skrupulojn antaŭ ol likvidi ambaŭ [9]; likvidi kontraŭulojn de la reĝimo [10].
angle:
*liquidate
beloruse:
ліквідаваць
ĉeĥe:
likvidovat, odstranit, urovnat, vyřídit, zničit
france:
*liquider (faire disparaitre)
germane:
flüssig machen, abstoßen, *liquidieren
hispane:
liquidar
hungare:
felszámol, likvidál
japane:
清算する [せいさんする], 決済する [けっさいする], 整理する [せいりする], 処分する [しょぶんする], 解散する [かいさんする], 解消する [かいしょうする]
nederlande:
liquideren
pole:
*likwidować
portugale:
liquidar
rumane:
lichida
ruse:
*ликвидировать
slovake:
likvidovať, odstrániť, zrušiť
ukraine:
ліквідовувати, знищувати

likvido

serĉi 'likvido'
[likvid.0o]
EKON
Proceduro, kiu likvidas aŭ rezulta malapero de la likviditaĵo: la domo fariĝos proprieto de BEA en kazo de likvido de UEA [11]; la kooperativanoj rericevos en kazo de likvido la sumon kiun ili iam investis [12]; likvido de poliomjelito [13]. HOM:likvido
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
12. Roland Rotsaert: Belgaj bankoj regrupigitaj, Monato, jaro 1998a, numero 11a, p. 16a
13. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?, 2011
angle:
liquidation
beloruse:
ліквідацыя
ĉeĥe:
likvida, planná souhláska, sonantní souhláska, sonorní souhláska
ĉine:
清盘 [qīngpán], 清盤 [qīngpán], 淸算 [qīngsuàn], 清算 [qīngsuàn], 資產變現 [zīchǎnbiànxiàn], 资产变现 [zīchǎnbiànxiàn], 分辨率 [fēnbiànlǜ], 淸盤 [qīngpán], 清盘 [qīngpán]
france:
liquidation
germane:
Abwicklung, Auflösung, Geschäftsauflösung, Liquidation
hispane:
liquidación
hungare:
felszámolás, likvidálás
japane:
流音 [りゅうおん]
nederlande:
liquidatie
pole:
likwidacja
portugale:
liquidação
rumane:
lichidare
ruse:
ликвидация
slovake:
likvidácia, odstránenie, vybavenie
ukraine:
плавний приголосний

administraj notoj