tradukoj: be bg ca de en la nl pt ru

Aldoni tradukojn al ReVo:

likopodi/o Z

likopodio  

serĉi 'likopodio'
[likopo.0o]
en:
BOT
1.  
[likopo.0o.genro]
en:
Genro el familio likopodiacoj (Lycopodium), sporoplanto kun skvamaj aŭ pinglaj folietoj: plektosteleo […] konsistas [el] centre nedividita konduka histaro, kiu jam havas kelkajn [apartajn] ksilem- kaj floempartojn, ĝi estas la plej ofta tipo ĉe likopodioj (Lycopodium) [1].

Klaba likopodio (Lycopodium clavatum), Germanujo
CC BY-SA 3.0  [2]
2.
[likopo.0o.klasano]
en:
BOT Iu el likopodioj: permia flaŭro ege dependis de la klimato kaj ĝiaj ŝanĝoj, en la norda parto de la mondo kreskis ankoraŭ arbaj likopodioj kaj aliaj plantoj oftaj dum la karbonio [3].

likopodioj  

serĉi 'likopodioj'
[likopo.0oj]
en:
[likopo.0oj.klaso]
en:
BOT Klaso (Lycopodiopsida) el likopodioplantoj.

likopodioplantoj  

serĉi 'likopodioplantoj'
[likopo.0oplantoj]
en: club-mosses;
BOT Subdivizio de la vaskulaj plantoj (Lycopodiophytina).

likopodia pulvoro  

serĉi 'likopodia pulvoro'
[likopo.0apulvoro]
en:
Pulvoro flaveta, kiun entenas la sporujoj de la likopodio kaj uzata en farmacio kaj de fajroartistoj: oni prenas nun la flamon de likopodio, — teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ pipon da tabako [4].


tradukoj

anglaj

~oplantoj : club-mosses.

belorusaj

~o : дзераза.

bulgaraj

~o : плавун.

germanaj

~o : Bärlapp; ~oj : Bärlappe; ~a pulvoro : Bärlappsporen, Lycopodiumpulver.

katalunaj

~o : licopodi; ~oplantoj : licopodiofitins; ~a pulvoro : espores de licopodi.

latina/sciencaj

~o 1.: Lycopodium; ~oj : Lycopodiopsida; ~oplantoj : Lycopodiophytina.

nederlandaj

~o : wolfsklauw.

portugalaj

~o : licopodiácea.

rusaj

~o : плаун, ликоподий; ~oplantoj : плауновидные, плаунообразные; ~a pulvoro : ликоподий (споры плауна).

fontoj

1. Vikipedio, Steleo (botaniko)
2. Christian Fischer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:LycopodiumClavatum.jpg
3. Vikipedio, Permio
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua

~o : Mankas verkindiko en fonto.
~oj: Mankas dua fontindiko.
~oplantoj : Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | likopo.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2019/02/15 07:10:14