*legom/o *legomo serĉi 'legomo' [legom.0o] [legom.0o.KUI] Iu ajn kulturata vegetaĵo kun manĝeblaj partoj (escepte de dolĉaj fruktoj kaj spicoj): foliolegomoj (laktuko, endivio, spinaco, brasiko, cepo k.a.); radikaj kaj tuberaj legomoj (celerio, karoto, rafano, beto, kreno, terpomo k.a.); fruktolegomoj (tomato, kukurbo, melongeno, papriko, maizo, pizoj, faboj k.a.); florolegomoj (florbrasiko, artiŝoko); tigolegomo (asparago, tigobrasiko, poreo, bambuo); ekologia legomo (kulturita sen uzo de ĥemia sterko aŭ insekticidoj); sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn [1]; el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj [2]; sinapa semeto ... estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj kiuj estas sur la tero, tamen semite kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj kaj elmetas grandajn branĉojn [3]; japanoj montras al ĉinoj kiel kultivi bonkvalitajn legomojn taŭgajn por japana merkato kaj rezulte grandkvante importas el Ĉinio [4]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 212. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno3. La Nova Testamento, Marko 4:31?4. Hori Yasuo: Malkaraj kostoj, malkaraj homoj, Monato, 12/2001, p. 10 angle: vegetable ekologia ~o: organic vegetable. beloruse: плод (гародніны) bretone: legumaj (pl.) bulgare: зеленчук ĉeĥe: zelenina ĉine: 蔬菜 france: légume germane: Gemüse folio~oj: Blattgemüse. radikaj kaj tuberaj ~oj: Wurzelgemüse, Knollengemüse. frukto~oj: Fruchtgemüse. ekologia ~o: Ökogemüse, Biogemüse. hinde: सब्ज़ी [sabzī] hispane: verdura, hortaliza hungare: zöldség folio~oj: leveles zöldségek. radikaj kaj tuberaj ~oj: gyökérzöldségek, gyökérgumós zöldségek. frukto~oj: ehető termésű zöldségek, ehető magvú zöldségek. floro~oj: ehető virágú zöldségek. tigo~o: ehető szárú zöldség. ekologia ~o: biozöldség. japane: 野菜 [やさい] katalune: llegum ekologia ~o: llegum ecològic. nederlande: groente ekologia ~o: biologische groente. pole: jarzyna, warzywo portugale: legume ruse: овощ slovake: (kuchynská), zelenina tibete: ཚལ་ tokipone: kili ukraine: овоч, зелень administraj notoj