8latitud/o PV latitudoserĉi 'latitudo' [latitu.0o] en: 1.[latitu.0o.GEOG_AST] en: Distanco de iu loko al la ekvatoro, mezurata per la meridiano trapasanta tiun lokon: la eldonejo de Monato troviĝas je 51°12'48" norda latitudo kaj 4°24'34" orienta longitudo [1]; stabila malvarma alt-premo en la nordo ŝovelas sekan arktan malvarman aeron en mezajn latitudojn [2]; troviĝas maso da likva akvo […] profunda 8 kilometrojn kaj etendiĝas de la suda poluso de Encelado almenaŭ ĝis la latitudo de 50 gradoj [3]. 2.[latitu.0o.MAT] en: (de punkto `M` en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo `(O,bb i,bb j,bb k)`) Mezuro de la angulo `(OP,OM)`, kie `P` signas la ortan projekciaĵon de `M` sur la ebeno difinita de `(O,bb i,bb j)`: latitudo estas la tria koordinato en la sfera koordinatsistemo. 1. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: de Rejno al Danubo, 20102. Monato, Stefan Maul: Varmo kaj frosto, 20103. Monato, Roberto Pigro: Oceano, kaj eble vivo, sur saturna satelito, 2014 angle: latitude beloruse: шырата ĉeĥe: délka, latituda, odchylka ĉine: 緯 [wěi], 纬 [wěi] france: latitude 2. latitude (coordonée sphérique), hauteur (coordonée sphérique) germane: 1. Breite 2. Breite (Kugelkoordinate) greke: γεωγραφικό πλάτος hispane: latitud hungare: 1. földrajzi szélesség 2. szélesség (gömbkoordináta) japane: 緯度 [いど] nederlande: breedte pole: 1. szerokość geograficzna 2. szerokość (współrzędna) portugale: latitude rumane: 1. latitudine 2. latimea coordonatelor ruse: широта 2. широта (координата) slovake: dĺžka, latitúda, odchýlka turke: enlem ukraine: широта astronomia latitudo, geografia latitudoserĉi 'astronomia latitudo' serĉi 'geografia latitudo' [latitu.astronomia0o] en: Angulo inter la ekvatora ebeno kaj la ortanto je la surfaco ĉe iu punkto. beloruse: геаграфічная шырата ĉine: 宽容度 [kuānróngdù], 寬容度 [kuānróngdù] germane: geografische Breite hungare: földrajzi szélesség japane: 天文緯度 [てんもんいど] pole: szerokość geograficzna rumane: latitudine geodezia latitudoserĉi 'geodezia latitudo' [latitu.geodezia0o] en: Astronomia latitudo, precize difinita per korekto pro loka ekarto de la perpendiklilo. beloruse: геадэзічная шырата germane: geodätische Breite hungare: geodéziai szélesség japane: 測地緯度 [そくちいど] pole: szerokość geodezyjna rumane: lățimea geodezică tercentra latitudoserĉi 'tercentra latitudo' [latitu.tercentra0o] en: Latitudo inter la ekvatora ebeno kaj la tera radio, kiu tranĉas la lokon. beloruse: геацэнтрычная шырата hungare: geocentrikus szélesség japane: 地心緯度 [ちこころいど] pole: szerokość geocentryczna rumane: latitudinea geocentrică cirklo de latitudoserĉi 'cirklo de latitudo' [latitu.cirklode0o] en: Cirklo sur la terglobo, paralela al la ekvatoro. ekvatoro, longitudo. beloruse: паралель (геаграфічная) ĉeĥe: rovnoběžka zeměpisná ĉine: 緯線 [wěixiàn], 纬线 [wěixiàn] france: parallèle (subst., géog.) germane: Breitenkreis hungare: szélességi kör japane: 緯線 [いせん] pole: równoleżnik rumane: paralel ruse: параллель slovake: rovnobežka zemepisná administraj notoj pri ~o 2.: Kontroli, ĉu la tradukoj de nivelo drv taŭgas ankaŭ ĉi-sence. [MB] pri astronomia ~o, geografia ~o: Tiu termino identas kun ~o 1 (kvankam iom pli moderne esprimita). Mi ŝanĝis "normalo" al "ortanto". [MB] pri geodezia ~o: Difino malklara. Kio estas perpendiklilo? [MB] pri tercentra ~o: Kia diferenco kun ~o 1 ?? [MB] astronomia ~o, geografia ~o: Mankas dua fontindiko. astronomia ~o, geografia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. geodezia ~o: Mankas dua fontindiko. geodezia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. tercentra ~o: Mankas dua fontindiko. tercentra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. cirklo de ~o: Mankas dua fontindiko. cirklo de ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.