8longitud/o PV

longitudo

1.
GEOG Arko de la ekvatoro, entenata inter la meridiano de iu ajn loko kaj alia meridiano elektita kiel deira meridiano: la eldonejo de Monato troviĝas je 51°12'48" norda latitudo kaj 4°24'34" orienta longitudo [1].
2.
AST Angulo inter la meridiano de astro kaj la meridiano, kiu trapasas la printempan ekvinoksan punkton: li decidis eltrovi al kiu tago de la suna jaro korespondas iu dato […], li kalkulis la longitudon de la suno kun precizeco ĝis du minutoj de la firmamento [2].
3.
MAT (de punkto `M` en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo `(O,bb i,bb j,bb k)`) Polusa angulo de la orta projekciaĵo de `M` sur la ebeno difinita de `(O,bb i,bb j)`: longitudo estas la dua koordinato en la sfera koordinatsistemo.
1. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: de Rejno al Danubo, 2010
2. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
angle:
3. longitude
beloruse:
даўгата
ĉine:
1. 經度 [jīngdù], 经度 [jīngdù] 2. 經線 [jīngxiàn], 经线 [jīngxiàn]
france:
3. longitude (coordonée sphérique), azimuth
germane:
1. Länge (Geog.), geographische Länge 2. Länge (Astr.), astronomische Länge 3. Länge (Kugelkoordinate)
hispane:
longitud
hungare:
hosszúsági fok
japane:
経度 [けいど]
katalune:
longitud
nederlande:
lengte
pole:
3. długość (współrzędna)
portugale:
longitude
ruse:
долгота 3. долгота (координата)
ukraine:
довгота

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Kontroli, ĉu la tradukoj de nivelo drv taŭgas ankaŭ
      ĉi-sence.
      [MB]