*kurten/o UV *kurteno serĉi 'kurteno' [kurten.0o] 1.[kurten.0o.TEKS] Peco da ŝtofo pendigita por kaŝi aŭ ŝirmi ion: ĉe la pordoj kaj fenestroj pendis kurtenoj kun multkoloraj strioj [1]; sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino [2]; la kurteno sur la altaro leviĝis kaj post ĝi, inter la saltantaj fulmoj, aperis strangaj kreaĵoj [3]; la kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al la kuŝantoj en la okulojn [4]; tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj per blanka muslina ŝovkurteno Marta ; antaŭ la enlitiĝo ŝi ĉiam diligente kaj precize tiras la du dikajn fenestrokurtenojn [5]; nenia signo de vivo tamen sin montras post tiuj pordoj, en kies malgranda interspaco (kp alkovo) pendas multkolora tuko, servanta kiel litkurteno [6]; la pordokurteno, preskaŭ tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj Marta ; estis la horo fermi, li mallumigis, kaj komencis malsuprenigi la pezan ferkurtenon [7]. 2.[kurten.0o.TEA] Granda kurteno, kiu kaŝas scenejon de teatro, dum oni ne ludas; kurtenego: la kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara [8]. 3.[kurten.0o.FIG] (figure) Ĉio, kio baras vidon aŭ konon: mi rigardis en la neĝan vintron kaj pensis pri la estonto, pri la ekscita enigmo malantaŭ la neĝkurteno [9]; vidalvide, en la tranĉeoj time, alteriĝe kuŝis la germanoj, kies kontakton kun la provizejo fortranĉis la fajrokurteno [10]; kiam la ĉelpordo malfermiĝas, fluas la larĝa sunstrio kiel orkurteno trans ŝian korpon [11]; uzantoj de komputiloj tutmonde estis invititaj disponigi al la programo siajn ekrankurtenojn por helpi analizi eblajn signalojn el la kosmo [12]. ŝirmilo1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 38:93. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida5. Monato, Julian Modest: La memmortigo de Tanja, 20126. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto7. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 288. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto9. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II10. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La barbaro11. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson12. Monato, Garvan Makaj: Astrobiologio kaj religio, 2013 angle: 1. curtain, screen, veil 2. curtain 3. curtain, screen beloruse: 1. фіранка, гардзіна 2. заслона 3. завеса bretone: gouel (stign), rideoz, stign, tenneris ĉeĥe: clona, gardina, závěs, záclona, opona ĉine: 帷幔 [wéimàn], 帷幕 [wéimù], 窗帘 [chuānglián], 窗簾 [chuānglián], 帘 [lián], 簾 [lián], 帷 [wéi], 帐幔 [zhàngmàn], 帳幔 [zhàngmàn], 帏 [wéi], 幃 [wéi], 幔 [màn], 幕 [mù], 幙 [mù], 窗帷 [chuāngwéi], 窗幔 [chuāngmàn], 簾 [lián], 帲 [píng] france: rideau germane: Vorhang lit~o: Bettvorhang. pordo~o: Türvorhang. ekran~o: Sperrbildschirm. hispane: 1. cortina 2. telón hungare: függöny indonezie: gorden japane: カーテン, 幕 [まく] nederlande: gordijn 1. gordijn 2. gordijn pole: 1. firanka 2. kurtyna 3. kotara, zasłona portugale: cortina (peça de pano) rumane: perdele, perdea, decor, umbră ruse: 1. занавеска, гардина, штора, полог 2. занавес 3. завеса slovake: opona, záclona, záves svede: 1. gardin 2. ridå, teaterförhänge tibete: ཁྲ་ཡོལ་ ukraine: занавіска, фіранка, завіса, гардина, штора, запона kurtenegoserĉi 'kurtenego' [kurten.0ego] 1.[kurten.0ego.KOMUNE] Granda, impresa kurteno1: tra peza, porda kurtenego, kiu multfalde pendis de riĉa kornico ĝis polurita planko, aŭdiĝis […] malklara bruo de multaj personoj [13]. 2.[kurten.0ego.TEA] Kurteno2: la amika babilado de la kunvenintoj subite silentiĝis, la teatra kurtenego leviĝis [14]. 13. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV14. H. Bolingbroke Mudie: Kongres-impresoj, The Esperantist, 1905-09 (23) beloruse: заслона pole: kurtyna rumane: cortină *flankkurteno serĉi 'flankkurteno' [kurten.flank0o] 1.[kurten.flank0o.KOMUNE] Ornama kurteno, kiun oni malfermas al la flankoj: la blankaj flankkurtenoj estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazaŭ ili estus el damasko [15]; ŝi antaŭe ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj, kie staris la belegaj floroj de ŝia patrino [16]; la lampo brulis, la longaj flankkurtenoj pendis antaŭ la fenestroj, sur kiuj staris florpotoj [17]; la ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: envenu [18]! 2.[kurten.flank0o.TEA] Ĉiu el la kurtenoj, pendantaj ambaŭflanke de scenejo kaj uzataj kiel neformalaj kulisoj. 15. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono18. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo beloruse: 1. фіранка 2. заслона (тэатр.) germane: 1. Übergardine, Dekorvorhang, Dekoschal, Gardine 2. Seitenvorhang japane: 袖幕 [そでまく] pole: firanka (boczna), boczna zasłona rumane: perdea (lateral) ukraine: занавіска latkurtenoserĉi 'latkurteno' [kurten.lat0o] [kurten.lat0o.ARKI] Fenestra kovrilo farita el klineblaj latoj por regi lum-enlason: mallevitaj latkurtenoj, tra kiuj neniam estis videbla lumo el interne, nek penetris sunradio elekstere [19]; strio da sunbrilo penetris tra la latkurteno kaj etendiĝis kiel luma rubando sur la kovrilo [20]. ĵaluzio 19. Vladimir Poljanov, trad. I.H.Krestanoff: La Nigra Domo, Literatura Mondo, n-ro 1, 192420. Sten Johansson: Marika, Beletra Almanako, n-ro 35 angle: Venetian blind beloruse: жалюзі ĉeĥe: žaluzie ĉine: 卷帘 [juǎnlián], 捲簾 [juǎnlián], 卷帘式百叶窗 [juǎnliánshìbǎiyèchuāng], 捲帘式百葉窗 [juǎnliánshìbǎiyèchuāng], 卷门 [juǎnmén], 捲門 [juǎnmén] france: store vénitien germane: Rollo Rollo, Rollladen, Jalousie hungare: redőny, roló, reluxa itale: veneziana (infisso) japane: ベネチアンブラインド, すだれ katalune: persiana veneciana nederlande: zonneblind pole: żaluzja portugale: veneziana rumane: jaluzea ruse: жалюзи slovake: latková roleta *rulkurteno serĉi 'rulkurteno' [kurten.rul0o] [kurten.rul0o.ARKI] Kurteno meĥanike kunrulebla kaj derulebla de supra stango: la rulkurteno estis mallevita, kaj tial estis iom malhele en la ĉambro [21]; sur la balkono de Emma Demartino la verda rulkurteno neniam leviĝis kaj oni neniam vidis tie la posedantinon [22]; mi vidis kelkajn pordojn kun strangaj surskriboj, sed sen feraj rulkurtenoj, kvazaŭ ili tute ne estus vendejoj [23]; ŝirmataj kontraŭ la suno per rulkurteno [24]. 21. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto22. Internacia krestomatio, Neniam Plu!23. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro24. M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993 beloruse: ралета, ральштора ĉeĥe: opona navíjená nahoru, roleta ĉine: 天幕 [tiānmù], 遮光帘 [zhēguānglián], 遮光簾 [zhēguānglián], 雨篷 [yǔpéng] france: store germane: Rollvorhang, Markise, Rollo japane: 巻上げカーテン [まきあげカーテン], ロールカーテン pole: roleta rumane: orb slovake: roleta ukraine: штора Fera Kurtenoserĉi 'Fera Kurteno' [kurten.fera0o] [kurten.fera0o.HIS] (frazaĵo) Malfacile transirebla limo en Eŭropo inter okcidentaj kapitalismaj kaj orientaj komunismaj ŝtatoj en la 20a jarcento, precipe post la dua mondmilito kaj ĝis 1991: ĉe ambaŭ flankoj de la Fera Kurteno estis proksimume du milionoj da soldatoj [25]. 25. -: , eventeo, 2009-10-12 beloruse: Жалезная заслона france: rideau de fer hispane: telón de acero nederlande: IJzeren Gordijn pole: Żelazna Kurtyna rumane: Cortina de fier administraj notoj