pri
rekta ~o:
1. Mi ne scias, cxu tiu termino estas auxtoritata kaj
utila entute. Dum la diskuto en la listo Sergio
proponis "unudirekta ~o", kiu estas senproblema, cxar
facile analizebla, sed "rekta ~o" ne estas: ne estas
pli logike nomi tian kurenton rekta, ol nomi konstantan
kurenton kontinua. [Vd ankaux "kontinua tensio".]
2. La vorto "rektigilo" uzata en la ekz ne ekzistas en Revo.
Male ekzistas "rektifilo". Cetere la difino de "rektifi"
uzas la kvalifikojn : "alterna", "kontinua" kaj "onduma"
pp kurento. Indus koherigi la difinojn en la artikolo
"kurento" kun la uzoj en la ceteraj partoj de la vortaro.
"Onduma ~o" ne ricevas difinon, ecx en PIV, kaj mi supozas,
ke temas pri preskaux konstanta ~o, t.e. sumo de konstanta
~o kaj de tre malforta alterna ~o. Tamen oni atentu la
proksimecon kun "ondigilo" (PIV)...
[MB]
pri
rekta ~o:
Mi konsentas ke "rekta kurento" per si mem ne sencas -- sed
ĝuste ĉar tia kombino ne havas sencon aproran, oni rajtas ĝin
difini laŭ la modelo anglalingva. Male, la ĉi-tiea "kontinua
kurento" estas ne SEN-senca, ĝi estas KONTRAŬ-senca kaj
danĝere konfuza, ĉar reale aktualas kontrastigo inter
"kontinua" (proprasence) kaj "impulsa" kurentoj. Sekve rusa
fakulo (en kies lingvo "kontinua" ĉiam estas proprasenca)
probable miskomprenos francon uzantan terminon "kontinua
kurento".
"Rekta" ja estas plej internacia nomo por la koncerna nocio
unue pro la angla, kaj due pro la "rektigo": eĉ la malnecesa
"rektifilo" ja implice esprimas ideon pri rektigo. Kaj
"rekta" pravigeblas per iom naiva rezonado: kiu fluas
unudirekte, _sen deturni_ (sen turni reen, malkiel la alterna
kurento) -- kaj sekve, kiu fluas _rekte_.
[Sergio]
~intenso:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontinua ~o :
Mankas verkindiko en fonto.
rekta ~o:
Mankas dua fontindiko.
rekta ~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
konstanta ~o:
Mankas dua fontindiko.
konstanta ~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.