Aldoni tradukojn al ReVo:

1kupon/o PV

kupono

serĉi 'kupono'
[kupon.0o]
[kupon.0o.KOMUNE]
Bileto detondita aŭ deŝirita de registro aŭ de pli granda folio: legantoj de la Unua Libro estis petitaj subskribi kaj resendi al la aŭtoro kuponojn kun la jena promeso: „mi, subskribi(n)ta, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian“ [1]; la Ligo emisiis t.n. Premio-Kuponojn en valoro de unu stelo […] pro varbo de novaj membroj [2].
a)
[kupon.0o.EKON]
EKON Bileto detondita de akcio aŭ obligacio, rajtiganta la havanton ricevi difinitan dividendon aŭ procenton.
b)
[kupon.0o.TEA]
TEA Bileto detondita de registro, rajtiganta la havanton okupi lokon en teatro ktp.
c)
[kupon.0o.MIL]
MIL Bileto dum- aŭ post-milite rajtiganta la havanton ricevi aŭ aĉeti difinitan nutraĵoporcion, vestaĵojn, k.s.: kun la salajro oni ricevis foliojn (de formato A4) kun fortranĉeblaj diversvaloraj kuponoj [3]; nutraĵkuponoj ankaŭ iĝas pli kaj pli senvaloraj, ĉar sur ili indikitaj nutraĵoj ne troviĝas en vendejoj [4].
VD:ĵetono, marko2
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
3. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Kupono-mono, 2011
4. Stefan Maul: El verva vivo jurnalista, p. 39
angle:
1.a coupon 1.b stub
beloruse:
купон
ĉeĥe:
kupón, ústřižek
ĉine:
优惠券 [yōuhuìquàn], 優惠券 [yōuhuìquàn]
france:
coupon
germane:
1.a Dividendenschein, Zinsschein, Coupon, Kupon 1.b Abschnitt, Kontrollabschnitt, Marke 1.c Lebensmittelmarke
hungare:
1.a osztalékszelvény, kamatszelvény, szelvény, kupon 1.b jegy
itale:
1.a buono (econ.), cedola (econ.) 1.b tagliando, cedola, figlia (tagliando), talloncino (tagliando) 1.c bollino (buono per generi alimentari), tessera (per alimenti), cedola, buono pasto
japane:
クーポン, 切符の半券 [きっぷのはんけん], 利札 [りさつ]
nederlande:
1.a coupon 1.b kaartje 1.c coupon nutraĵ~o: voedselcoupon.
perse:
کوپن nutraĵ~o: کوپن غذا.
pole:
1.a kupon 1.b odcinek 1.c kartki
ruse:
1.a купон, отрезной талон 1.b контроль (театрального билета и т.п.)
slovake:
ústrižok
ukraine:
купон, відрізний талон

internacia respondkupono

serĉi 'internacia respondkupono'
[kupon.internaciarespond0o]
[kupon.internaciarespond0o.POSX]
POSX En ĉiuj landoj de la Universala Poŝta Unuiĝo, interŝanĝebla bileto valora afrankon de simpla letero, kaj kiu tiel povas servi kiel internacia pagrimedo: [por] uzi tiun ĉi servon, [vi] estas petataj sendi ĉiujn leterojn kun du internaciaj respondkuponoj al Universala Esperanto-Asocio [5]; el ekonomia vidpunkto la sistemo de internaciaj respondkuponoj (IRK) estas unikaĵo: per ĝi eblas protekti sian investon kontraŭ inflacio kaj kontraŭ valutŝanĝoj [6]; niaj eksterlandaj abonantoj povas mendi […] rekte ĉe ni sendinte 6 internaciajn respondkuponojn [7].
angle:
international reply coupon, IRC
beloruse:
міжнародны адказны купон
ĉeĥe:
mezinárodní odpovědka, mezinárodní odpovědní kupon (poštovní)
france:
coupon-réponse international
germane:
Internationaler Antwortschein
hispane:
cupón de respuesta internacional
hungare:
válaszdíjszelvény, nemzetközi válaszkupon, kupon
itale:
buono di risposta internazionale, coupon (poste), CRI (poste), IRC (poste)
nederlande:
internationale antwoordcoupon
perse:
کوپن بین‌المللی پاسخ
pole:
międzynarodowy kupon na odpowiedź, kupon pocztowy
slovake:
medzinárodný poštový kupón

administraj notoj