Aldoni tradukojn al ReVo:

*kul/o

*kulo

serĉi 'kulo'
[kul.0o]
1.
[kul.0o.ZOO]
ZOO Genro el la familio kuledoj (Culex), kies inoj suĉas sangon de mamuloj kaj birdoj kaj kies piko kaŭzas malagrablan jukadon: kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras (malgranda kaŭzo povas estigi gravan efikon, kp kopeko)PrV ; antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo PrV ; fari elefanton de kulo [1]; la kuloj dancis en la varma aero [2]; la varmego premis, la kuloj zumadis kaj pikadis [3]; miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo [4]; [ili] mortos kiel kuloj [5]; multaj malsanoj transmisiiĝas per kuloj [6]. SUP:moskito
2.
[kul.0o.KOMUNE]
=moskito
Rim.: Laŭ iuj malvastaj difinoj de „kulo“, ĝi referas al nur iu specifa grupo de tiuj bestoj, kiujn oni nomas moskitoj. („Kulo“ estus uzebla nur por specioj de la genro Culex, dum „moskito“ estas uzebla ankaŭ por aliaj parencaj specioj de pikantaj insektoj en la ordo Diptera.) Tamen, en komuna uzado „kulo“ kaj „moskito“ estas plenaj sinonimoj.
angle:
mosquito
beloruse:
камар
bulgare:
комар
ĉeĥe:
komár
ĉine:
蚊子 [wénzi], 蚊 [wén]
france:
moustique
germane:
Stechmücke
hispane:
mosquito (de género Culex)
hungare:
szúnyog
ide:
moskito
indonezie:
nyamuk
itale:
zanzara
japane:
カ, イエカ
katalune:
mosquit
latinece:
1. Culex
nederlande:
mug
pole:
komar
portugale:
pernilongo, muriçoca
ruse:
комар
slovake:
komár
svede:
mygga
tibete:
དུག་སྦྲང་
ukraine:
комар

kulvualo

serĉi 'kulvualo'
[kul.0vualo]
Vualo el gazo, kiun oni metas ĉe fenestroj aŭ ĉirkaŭ litoj, por sin ŝirmi kontraŭ kuloj: levinte la kulvualon, li vidis fortajn brilojn filtriĝi tra la fermitaj fenestro kaj pordo [7]; dormu en ĉambroj […] protektataj per kulvualoj aŭ fenestrokovriloj [8].
angle:
mosquito net, mosquito netting
beloruse:
сетка ад камароў
ĉeĥe:
moskytiéra, závoj proti hmyzu
ĉine:
床帐 [chuángzhàng], 床帳 [chuángzhàng], 帐子 [zhàngzi], 帳子 [zhàngzi], 幮 [chú]
france:
moustiquaire
germane:
Mückennetz
hispane:
mosquitero, mosquitera
hungare:
szúnyogháló
indonezie:
kelambu
japane:
蚊帳 [かや]
katalune:
mosquitera
nederlande:
hor, muggengordijn
portugale:
mosquiteiro
ruse:
сетка от комаров
slovake:
sieť proti komárom
svede:
myggnät
ukraine:
накидка від комарів

administraj notoj