*krokodil/o *krokodilo serĉi 'krokodilo' [krokod.0o] en: [krokod.0o.ZOO] en: Genro el familio krokodiledoj (Crocodylus), granda kvarpieda danĝera reptilio, vivanta en grandaj riveroj de tropikaj landoj: en Tan-ta-ren estis du famaj lokoj: la lageto de l' sanktaj krokodiloj kaj la templo de Hator [1]; egipta knabino […] ĉerpante akvon ekvidos la tuberoplenan dorson de l' krokodilo [2]; surborde sunbaniĝas dolĉakvaj krokodiloj [3]; ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam ĝi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo [4]. Amerika krokodilo (Crocodylus acutus), La Manzanilla, Jalisco, Meksiko CC BY-SA 2.5 [5] 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII3. Monato, Ŝandor Monostori: Bani kun krokodiloj, 20154. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro5. Tomás Castelazo, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Crocodylus_acutus_mexico_02-edit1.jpg angle: crocodile beloruse: кракадзіл bulgare: крокодил ĉine: 鱷 [è], 鳄 [è], 鱷魚 [èyú], 鳄鱼 [èyú] filipine: buwaya france: crocodile germane: Krokodil hispane: cocodrilo hungare: krokodil indonezie: buaya itale: coccodrillo japane: ワニ, クロコダイル latinece: Crocodylus nederlande: krokodil pole: krokodyl portugale: crocodilo rumane: crocodylus ruse: крокодил svede: krokodil turke: timsah ukraine: крокодил krokodiluloj serĉi 'krokodiluloj' [krokod.0uloj] en: [krokod.0uloj.ZOO] en: Ordo de reptilioj (Crocodilia): kajmano estas genro de grandaj krokodiluloj vivantaj en riveroj [6]. 6. Vikipedio, Kajmano beloruse: кракадзілы (атрад) bulgare: крокодилови france: crocodiliens germane: Krokodile itale: coccodrilli (Crocodilia) latinece: Crocodilia nederlande: krokodilachtigen pole: krokodylowate rumane: crocodylidae ruse: крокодилы (отряд) ukraine: крокодили krokodili serĉi 'krokodili' [krokod.0i] en: (ntr) [krokod.0i.ESP] en: (frazaĵo) Paroli kun esperantistoj ne en Esperanto: homoj pli-malpli kaŝe parolas en fremda lingvo – krokodilas – por interŝanĝi maldecaĵojn pri la ĉeestantoj [7]; oni ja plejparte krokodilis, kaj tamen la etoso ŝajne venis [8]; ĉu vi neniam krokodilis?– jes, kompreneble ĉar ni devis klarigi kelkajn vortojn al komencantoj – krome, escepte, en tiu staĝo ni ĉiuj estis francoj [9]. aligatori, gaviali, kajmani 7. Monato, Jomo Ipfelkofer: Lingva konfuzo kaj Konfuceo, 20138. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)9. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107) angle: speak a language besides Esperanto with Esperantists beloruse: гаварыць не на эспэранта ў асяродку эспэрантыстаў france: crocodiler germane: krokodilisch sprechen, unter Esperantisten nicht Esperanto, sondern die Muttersprache benutzen hungare: krokodilkodik itale: coccodrillare (non parlare in Esperanto) japane: 自国語で話す [じこくごではなす] nederlande: krokodillen (zijn moedertaal spreken i.p.v. Esperanto) pole: (w środowisku esperanckim mówienie lub pisanie w języku ojczystym wszystkich jego odbiorców), krokodylić ruse: крокодилить svede: att tala med esperantister på modersmålet istället för på Esperanto ukraine: говорити національною мовою серед есперантистів administraj notoj ~o : Mankas verkindiko en fonto. ~uloj : Mankas dua fontindiko.