2kres/o JED kreso serĉi 'kreso' [kres.0o] Iu el pluraj specioj el familio brasikacoj, herbo kun akreta gusto, uzata kiel spico kaj salato: la ĝardenkreso (Lepidium sativum) […] havanta milde akrajn foliojn [1]; al la frankfurta verda saŭco tradicie apartenas almenaŭ sep herboj: borago, cerefolio, kreso, petroselo, pimpinelo, okzalo kaj ŝenoprazo [2]; skorbutherbo gustas kiel kreso [3]. 1. Vikipedio, Ĝardenkreso2. Vikipedio, Verda saŭco3. Vikipedio, Skorbutherbo angle: cress beloruse: клапоўнік, крэс-салята ĉine: 独行菜 [dúxíngcài], 獨行菜 [dúxíngcài] france: cresson germane: Kresse hispane: mastuerzo, berro hungare: zsázsa japane: オランダガラシ, クレソン katalune: morritort nederlande: tuinkers norvege: karse pole: rzeżucha, pieprzyca portugale: agrião rumane: creson ruse: кресс, кресс-салат ukraine: хрінниця akvokreso serĉi 'akvokreso' [kres.akvo0o] Specio el familio brasikacoj (Nasturtium officinale), manĝebla herbo, kiu kreskas en subakvaj lokoj: la akvokreso estas plurjara, moltiga planto, […] vivas apud fluakvoj, kiuj ne frostas eĉ vintre […], en Francio, oni kultivas akvokreson ekde la la 14-a jarcento [4]. 4. Vikipedio, Akvokreso angle: watercress beloruse: кустоўнік ĉine: 豆瓣菜 [dòubàncài], 西洋菜 [xīyángcài], 水田芥 [shuǐtiánjiè] france: cresson de fontaine germane: Brunnenkresse hispane: berro hungare: vízitorma katalune: creixen latinece: Nasturtium officinale nederlande: waterkers norvege: brønnkarse pole: rukiew wodna portugale: mastruço-dos-rios rumane: năsturel ruse: брункресс, водяной кресс, жеруха лекарственная administraj notoj