*korespond/i *korespondi serĉi 'korespondi' [koresp.0i] (ntr) Rilati al iu per interŝanĝo de skribaj mesaĝoj (leteroj ks): ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaŭ inter si VivZam ; en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la Fundamento [1]; partopreni persone aŭ per korespondado [2]; li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj DL ; la duan korespondadon Mentezufis havis kun la sankta patro Mefres, kaj tiu ŝajnis al li pli grava [3]; venis letero de nia korespondanto en Lepsiko [4]; venis la momento por provi la novan ilaron kun miaj korespondantoj en la reto, kaj mi eksendis kelkajn mesaĝojn en bela, supersignohava Esperanto [5]. Rim.: La uzado de „korespondi“ kun la senco de „respondi3“ (esti proporcia, simetria je io) estas malkonsilinda. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua5. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20 angle: correspond beloruse: ліставацца ĉine: 通信 [tōngxìn] france: correspondre (par courrier) germane: in Briefwechsel stehen, korrespondieren hispane: mantener correspondencia (por correo) hungare: levelez japane: 文通する [ぶんつうする], 接続する [せつぞくする] nederlande: corresponderen (brieven uitwisselen) pole: korespondować portugale: corresponder-se (com), cartear-se (com) rumane: corespund ruse: переписываться administraj notoj