konzern/o konzerno serĉi 'konzerno' [konzer.0o] Organizo de financa interligo inter memstaraj, sendepende restantaj entreprenoj: temas pri akaparado de merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon [1]; granda plurnacia konzerno okupiĝanta pri merkat-esploroj [2]; la registaro reprezentu ne la interesojn de la elektrokonzernoj, sed la interesojn de la popolo [3]; grandaj energikonzernoj, kiuj liveras nafton kaj tergason per multmilkilometraj duktoj [4]; la aŭstra energikonzerno OMV kaj […] la rusa gaskonzerno Gazprom [5]. kartelo, trusto. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru (firma-)kuniĝo, (firma-)unuiĝo. Rim.: Ne konfuzu kun koncerno. 1. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 52. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo4. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo5. Monato, Walter Klag: Rusa tergaso por Eŭropa Unio angle: concern (primarily German term, conglomerate) beloruse: канцэрн ĉine: 团体 [tuántǐ], 康採恩 [kāngcǎiēn], 紧密联系的群组 [jǐnmìliánxìdeqúnzǔ], 联合企业 [liánhéqìyè] germane: Konzern hungare: konszern japane: コンツェルン katalune: consorci, conglomerat nederlande: concern pole: koncern portugale: consórcio (de empresas autônomas) ruse: концерн administraj notoj