*konjekt/i UV *konjekti serĉi 'konjekti' [konjek.0i] (tr) Elmeti opinion, konkludon aŭ klarigon bazitan nur sur probablaĵoj: Ramzes volis konjekti la direkton, en kiu ili iris, sed tuj liaj pensoj implikiĝis [1]; mi tamen konjektas, ke sur la tero ekzistas milionoj da homoj, kiuj estas centfoje pli kompatindaj ol la reĝo [2]; la vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto Marta ; ĉiuj simptomoj ebligis konjekti, ke la plena resaniĝo estos nur afero de tempo [3]; vane, nenie mi lin vidis kaj mi konjektis el tio, ke verŝajne mi estis vidinta lin nur en mia sonĝo [4]; Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu PrV . supozi, diveni, suspektiRim.: Kiam oni konjektas ion, oni disponas almenaŭ pri sufiĉe da informo, por elekti la plej probablan eblon, sed aliflanke ne sufiĉe por firme konkludi aŭ eĉ pruvi tiun. Tamen oni fidas, eĉ kredas, ke la propra konjekto estas ĝusta. Kiam oni divenas ion, oni havas tre malmulte aŭ neniun informon kaj nur hazarde supozas ĝuste. Similie, se oni supozas ion, mankas sufiĉa informo, sed oni pli konscias, ke tio, kion oni supozas, povas esti malĝusta, oni malpli kredas je ĝia vereco. La supozo ofte servas kiel provizora bazo por plia rezonado aŭ decido. Kiam oni suspektas ion, temas pri supozo aŭ diveno de io malbona, de ies malbonago ks. [Wolfram Diestel] 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXVI3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto angle: make a conjecture, guess, suppose, surmise beloruse: здагадвацца, меркаваць ĉeĥe: domnívat se, domýšlet se, předpokládat, tušit ĉine: 忖度 [cǔnduó], 推测 [tuīcè], 猜测 [cāicè], 揣 [chuǎi], 猜想 [cāixiǎng], 假使 [jiǎshǐ], 揣想 [chuǎixiǎng], 测 [cè], 忖量 [cǔnliàng], 揣测 [chuǎicè], 猜 [cāi], 估摸 [gūmo] france: conjecturer, présumer germane: mutmaßen, vermuten hispane: hacer una conjetura, conjeturar, presumir, suponer japane: 推測する [すいそくする], 推定する [すいていする], 憶測する [おくそくする] nederlande: veronderstellen, gissen perse: حدس زدن، تصور کردن، گمان کردن، احتمال دادن، پنداشتن pole: domiarkować się, domniemywać, domyślać się, przypuszczać, robić założenie, wyczuć, zakładać portugale: conjeturar, supor, calcular, presumir rumane: presupune, ghici, să presupunem, să facem ipoteze, să simțim, să ne împăcăm ruse: догадываться, предполагать slovake: domnievať sa, predpokladať, tušiť tibete: ཚོད་དཔག་བྱེད་ konjektoserĉi 'konjekto' [konjek.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Supoza sed ne certa opinio, konkludo aŭ klarigo: supozante, ke li estas prava en siaj konjektoj […] [5]; ĉu ŝi ne trovos ian skribaĵon pruvantan, kiu rajtigus ŝiajn konjektojn [6]; min ĝenis la konjekto, ke li eble ne taksas min laŭvalore [7]; eĉ konjekton mi ne havis, kioman straton ni iras [8]. 2.[konjek.0o.MAT] MatVort Aserto, kiun oni opinias vera, sed ankoraŭ ne sukcesis demonstri: la konjekto pri la kvar koloroj ricevis solvon helpe de komputilo; ĝis antaŭ nelonge la t.n. „teoremo de Fermat“ estis nura konjekto. aksiomo, teoremo 5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro angle: 1. conjecture, guess, supposition, surmise 2. conjecture ~o pri la kvar koloroj: four-colour conjecture. beloruse: 1. здагадка 2. здагадка, гіпотэза ĉeĥe: dohad, domněnka, konjektura, předpoklad ĉine: 臆测 [yìcè] france: 1. conjecture, présomption 2. conjecture ~o pri la kvar koloroj: conjecture des quatre couleurs, problème des quatre couleurs. germane: 1. Mutmaßung, Vermutung 2. Vermutung ~o pri la kvar koloroj: Vierfarbenvermutung. hispane: conjetura, suposición japane: 推測 [すいそく], 推定 [すいてい], 推量 [すいりょう], 憶測 [おくそく] nederlande: 1. gissing, veronderstelling 2. vooronderstelling, hypothese ~o pri la kvar koloroj: vierkleurenvermoeden, vierkleurenhypothese. perse: 1. حدس، گمان 2. حدس، حدسیه ~o pri la kvar koloroj: حدس چهاررنگ. pole: 1. domysł, hipoteza, przypuszczenie, założenie 2. hipoteza ~o pri la kvar koloroj: zagadnienie czterech barw. rumane: 1. ghici, ipoteză, presupunere, supoziție, fundație ~o pri la kvar koloroj: problema a patru culori. ruse: 1. догадка, предположение 2. предположение, гипотеза ~o pri la kvar koloroj: гипотеза четырёх красок. slovake: dohad, domnienka tibete: ཚོད་དཔག་པ་ konjekteblaserĉi 'konjektebla' [konjek.0ebla] Tia, ke oni povas konjekti ĝin: [lia konduto] naskis diversajn komentariojn pli konjekteblajn unuj ol la aliaj [9]; la lernanto de Esperanto scias, ke li povas mem krei vortojn, ekzemple manĝinda, kun certeco ke tiu vorto ekzistas kaj estas korekta, ke ĝia signifo estas pli-malpli konjektebla [10]. antaŭvidebla, probabla, supozebla 9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara10. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 3. Morfologio angle: presumable, supposable beloruse: магчымы, верагодны ĉeĥe: konjekturální, pravděpodobný, předpokládaný ĉine: 想必 [xiǎngbì] france: présumable japane: 推測できる [すいそくできる], 推定できる [すいていできる], ありそうな nederlande: veronderstelbaar perse: قابل فرض، محتمل pole: przypuszczalny rumane: probabil ruse: возможный, вероятный, предполагаемый slovake: pravdepodobný, predpokladaný administraj notoj