Aranĝo2 el
kunsidoj de
kompetentuloj, ofte tiuj loĝantaj diversloke,
por debati kaj interkonsiliĝi pri gravaj aferoj en difinita kampo
(ekz-e scienca, politika, diplomatia k.a.):
li estas filo de konferenca konsilano
[1];
la Pariza Konferenco
VivZam
;
packonferenco
[2];
konferenco de eŭropaj ministroj respondecaj pri instruado
[3];
konferenco pri perkomputila tradukado
[4];
antaŭ nelonge okazis internacia konferenco por la apliko
de esperanto en la scienca kaj komerca fakoj
[5];
en Tesaloniko jam okazis preparkonferenco de ĉiuj ortodoksaj patriarkioj kaj landaj
eklezioj
[6];
finiĝis en Bruselo la unua konferenco pri financado de la Stabilecpakto por
Sudorienta Eŭropo
[7].
kolokvo,
kongreso,
prelego,
simpozioRim.:
En scienca konferenco prelegoj havas gravan rolon.
Tiel estas internacie kaj tiel
estas en Esperantujo (ekz-e en la tradiciaj AEST-konferencoj pri
„Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko“).
Alia afero estas, ke la vorto konferenco estas aplikata
ankaŭ al aranĝoj politikaj (packonferenco,
sindikata konferenco, partia konferenco), ĵurnalistaj ktp; sed
en tiaj okazoj temas pri aliaj signifoj de la vorto, malrekte
rilataj al la termino scienc-teĥnika ― same kiel la
vorto „kongreso“ estas aplikata kaj al fakaj kunvenoj
(Tutmonda matematika kongreso), kaj al institucioj politikaj
(ekz-e en la usona parlamento aŭ en la nomo de iuj
politikaj partioj).
Laŭ mi, la diferenco inter la fakaj ‹kongreso ―
konferenco ― simpozio› konsistas en la skalo: kongreso
estas aranĝo tutmonda aŭ tutkontinenta;
konferenco estas mezgranda (ofte internacia, sed eble
tutlanda, tamen sufiĉe reprezenta kaj geografie, kaj
laŭ la temaro); simpozio estas pli modesta kaj kutime
pli specialtema. „Kolokvo“ estas nacia varianto de
la vorto „simpozio“, laŭ mi evitinda
en Esperanto.
[Sergio Pokrovskij]