prelegi
- Klarige kaj klerige prezenti iun temon al tiucele kunvokitaj homoj: prelegos sep fakuloj pri astronomio kaj scienco [1]; ricevinte la katedron de latina literaturo en Lozano, M. prelegas tie dum la akademia j. 1839 – 40 [2]; en kelkaj universitatoj de la Okcidento la profesoroj prelegas en apartaj vestoj, kutime kun tre larĝaj manikoj [3]; artistoj […] unu post la alia forŝteliĝis de la prelegado kaj preferis amuziĝi per kegloj [4].
1.
Irl: Astronomia festivalo, Monato, 1999:3, p. 24a
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
- beloruse:
- выступаць (з дакладам, лекцыяй)
- ĉeĥe:
- přednášet (o), řečnit
- ĉine:
- 演講 [yǎnjiǎng], 演讲 [yǎnjiǎng], 介紹性講演 [jièshàoxìngjiǎngyǎn], 介绍性讲演 [jièshàoxìngjiǎngyǎn], 主講 [zhǔjiǎng], 主讲 [zhǔjiǎng]
- france:
- disserter, donner une conférence
- germane:
- vortragen, vorlesen
- hispane:
- disertar
- hungare:
- előad, felolvas
- japane:
- 講演する [こうえんする]
- katalune:
- conferenciar, dissertar
- nederlande:
- een voordracht geven
- pole:
- wygłosić prelekcję, wygłosić odczyt
- ruse:
- выступать с докладом
- slovake:
- prednášať
- taje:
- บรรยาย
- ukraine:
- читати лекцію, доповідь
prelego
- Parolado forme simila al lekcio, kiu tamen povas esti adresita al pli vasta aŭ malpli konstanta publiko: prelego pri drenado, humspecoj, sterko, kulturado [5]; je la naŭa horo la politeknikisto komencis sian prelegon kaj siajn eksperimentojn, kaj nun mi miaflanke estis lia aŭskultanto [6]; la tekston aŭtoris ĉefe Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer, sed ankaŭ Amri Wandel kungvidis la dumkongresan seminarion, sur kies prelegoj ĝi baziĝas [7].
5.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
7. Manifesto de Raŭmo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
7. Manifesto de Raŭmo
- angle:
- lecture, talk
- beloruse:
- лекцыя (публічная), даклад
- ĉeĥe:
- přednáška, výklad
- ĉine:
- 講座 [jiǎngzuò], 讲座 [jiǎngzuò], 報告 [bàogào], 报告 [bàogào], 演講 [yǎnjiǎng], 演讲 [yǎnjiǎng], 講辭 [jiǎngcí], 讲辞 [jiǎngcí], 講課 [jiǎngkè], 讲课 [jiǎngkè], 報告會 [bàogàohuì], 报告会 [bàogàohuì]
- france:
- conférence (exposé), exposé (conférence)
- germane:
- Vortrag, Vorlesung
- hispane:
- disertación
- hungare:
- előadás, felolvasás
- japane:
- 講演 [こうえん], 講話 [こうわ], 講義 [こうぎ]
- katalune:
- discurs, conferència, dissertació
- nederlande:
- lezing
- pole:
- odczyt, prelekcja
- portugale:
- preleção, aula, conferência letiva (universidade), palestra
- ruse:
- публичная лекция, доклад
- slovake:
- prednáška
- svede:
- föreläsning, föredrag
- taje:
- การบรรยาย
- ukraine:
- (публічна) лекція, доповідь
preleganto
- Homo publike paroladanta pri iu temo, ekzemple okaze de kongreso: al la evoluo de Esperanto […] kontribuis ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en la kluboj kaj societoj, dum kongresoj kaj konferencoj [8]; inter la trideko da prelegantoj […] interplektiĝis bonaj amikecoj, kiel kutime en malvasta rondo de samfakuloj [9].
- beloruse:
- выступоўца, дакладчык, лектар
- ĉeĥe:
- docent, přednášející
- ĉine:
- 講師 [jiǎngshī], 讲师 [jiǎngshī], 大学讲师 [dàxuéjiǎngshī], 大學講師 [dàxuéjiǎngshī], 演說家 [yǎnshuōjiā], 演说家 [yǎnshuōjiā], 私人教师 [sīrénjiàoshī], 私人教師 [sīrénjiàoshī], 編外講師 [biānwàijiǎngshī], 编外讲师 [biānwàijiǎngshī]
- france:
- conférencier
- germane:
- Vortragender, Redner, Dozent
- hispane:
- disertante, disertador
- hungare:
- előadó
- japane:
- 講師 [こうし], 講演者 [こうえんしゃ]
- katalune:
- conferenciant, dissertant
- nederlande:
- docent, voordrachtgever
- pole:
- prelegent, lektor
- ruse:
- докладчик, выступающий, лектор
- slovake:
- prednášateľ
- ukraine:
- лектор, доповідач
prelegejo
- Loko aranĝita por prelegado: elokventaj personoj aŭdigis siajn voĉojn en parlamentoj, en popolaj kunvenoj, en universitatoj, en prelegejoj [10]; protestis studentoj, okupante prelegejon kaj klopodante bari la enirejon de la konferencejo [11]; (figure) ne estus malfacile – per kelkaj ekzempleroj el la libro meti en ridegon tutan prelegejon [12]. aŭditorio, aŭlo
10.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
11. Monato, Walter Klag: Reformo fuŝita, 2010
12. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
11. Monato, Walter Klag: Reformo fuŝita, 2010
12. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
- beloruse:
- аўдыторыя (для лекцый)
- ĉeĥe:
- přednáškový sál
- ĉine:
- 会议室 [huìyìshì], 會議室 [huìyìshì], 会议厅 [huìyìtīng], 會議廳 [huìyìtīng]
- france:
- salle de conférence
- germane:
- Hörsaal
- pole:
- audytorium, widownia
- slovake:
- prednášková sála