8preleg/o PVEF prelegiserĉi 'prelegi' [preleg.0i] [preleg.0i.PED] Klarige kaj klerige prezenti iun temon al tiucele kunvokitaj homoj: prelegos sep fakuloj pri astronomio kaj scienco [1]; ricevinte la katedron de latina literaturo en Lozano, M. prelegas tie dum la akademia j. 1839 – 40 [2]; en kelkaj universitatoj de la Okcidento la profesoroj prelegas en apartaj vestoj, kutime kun tre larĝaj manikoj [3]; artistoj […] unu post la alia forŝteliĝis de la prelegado kaj preferis amuziĝi per kegloj [4]. 1. Irl: Astronomia festivalo, Monato, 1999:3, p. 24a2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo beloruse: выступаць (з дакладам, лекцыяй) ĉeĥe: přednášet (o), řečnit ĉine: 演講 [yǎnjiǎng], 演讲 [yǎnjiǎng], 介紹性講演 [jièshàoxìngjiǎngyǎn], 介绍性讲演 [jièshàoxìngjiǎngyǎn], 主講 [zhǔjiǎng], 主讲 [zhǔjiǎng] france: disserter, donner une conférence germane: vortragen, vorlesen hispane: disertar hungare: előad, felolvas japane: 講演する [こうえんする] katalune: conferenciar, dissertar nederlande: een voordracht geven pole: wygłosić prelekcję, wygłosić odczyt ruse: выступать с докладом slovake: prednášať taje: บรรยาย ukraine: читати лекцію, доповідь prelegoserĉi 'prelego' [preleg.0o] [preleg.0o.PED] Parolado forme simila al lekcio, kiu tamen povas esti adresita al pli vasta aŭ malpli konstanta publiko: prelego pri drenado, humspecoj, sterko, kulturado [5]; je la naŭa horo la politeknikisto komencis sian prelegon kaj siajn eksperimentojn, kaj nun mi miaflanke estis lia aŭskultanto [6]; la tekston aŭtoris ĉefe Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer, sed ankaŭ Amri Wandel kungvidis la dumkongresan seminarion, sur kies prelegoj ĝi baziĝas [7]. 5. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto7. Manifesto de Raŭmo angle: lecture, talk beloruse: лекцыя (публічная), даклад ĉeĥe: přednáška, výklad ĉine: 講座 [jiǎngzuò], 讲座 [jiǎngzuò], 報告 [bàogào], 报告 [bàogào], 演講 [yǎnjiǎng], 演讲 [yǎnjiǎng], 講辭 [jiǎngcí], 讲辞 [jiǎngcí], 講課 [jiǎngkè], 讲课 [jiǎngkè], 報告會 [bàogàohuì], 报告会 [bàogàohuì] france: conférence (exposé), exposé (conférence) germane: Vortrag, Vorlesung hispane: disertación hungare: előadás, felolvasás japane: 講演 [こうえん], 講話 [こうわ], 講義 [こうぎ] katalune: discurs, conferència, dissertació nederlande: lezing pole: odczyt, prelekcja portugale: preleção, aula, conferência letiva (universidade), palestra ruse: публичная лекция, доклад slovake: prednáška svede: föreläsning, föredrag taje: การบรรยาย ukraine: (публічна) лекція, доповідь prelegantoserĉi 'preleganto' [preleg.0anto] [preleg.0anto.PED] Homo publike paroladanta pri iu temo, ekzemple okaze de kongreso: al la evoluo de Esperanto […] kontribuis ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en la kluboj kaj societoj, dum kongresoj kaj konferencoj [8]; inter la trideko da prelegantoj […] interplektiĝis bonaj amikecoj, kiel kutime en malvasta rondo de samfakuloj [9]. 8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto9. C. Minnaja: Du akademioj kune, Monato, 2002:1, p. 26a beloruse: выступоўца, дакладчык, лектар ĉeĥe: docent, přednášející ĉine: 講師 [jiǎngshī], 讲师 [jiǎngshī], 大学讲师 [dàxuéjiǎngshī], 大學講師 [dàxuéjiǎngshī], 演說家 [yǎnshuōjiā], 演说家 [yǎnshuōjiā], 私人教师 [sīrénjiàoshī], 私人教師 [sīrénjiàoshī], 編外講師 [biānwàijiǎngshī], 编外讲师 [biānwàijiǎngshī] france: conférencier germane: Vortragender, Redner, Dozent hispane: disertante, disertador hungare: előadó japane: 講師 [こうし], 講演者 [こうえんしゃ] katalune: conferenciant, dissertant nederlande: docent, voordrachtgever pole: prelegent, lektor ruse: докладчик, выступающий, лектор slovake: prednášateľ ukraine: лектор, доповідач prelegejoserĉi 'prelegejo' [preleg.0ejo] [preleg.0ejo.PED] Loko aranĝita por prelegado: elokventaj personoj aŭdigis siajn voĉojn en parlamentoj, en popolaj kunvenoj, en universitatoj, en prelegejoj [10]; protestis studentoj, okupante prelegejon kaj klopodante bari la enirejon de la konferencejo [11]; (figure) ne estus malfacile – per kelkaj ekzempleroj el la libro meti en ridegon tutan prelegejon [12]. aŭditorio, aŭlo 10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto11. Monato, Walter Klag: Reformo fuŝita, 201012. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003 beloruse: аўдыторыя (для лекцый) ĉeĥe: přednáškový sál ĉine: 会议室 [huìyìshì], 會議室 [huìyìshì], 会议厅 [huìyìtīng], 會議廳 [huìyìtīng] france: salle de conférence germane: Hörsaal pole: audytorium, widownia slovake: prednášková sála administraj notoj