1komedi/o JED komedioserĉi 'komedio' [komedi.0o] 1.[komedi.0o.TEA] Teatraĵo, kiu ekscitas la ridon prezentante komikajn personojn aŭ amuzajn eksterordinarajn cirkonstancojn: La Revizoro, komedio en kvin aktoj Ifigenio ; li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion [1]; dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktoj, kaj en la nokto mi sonĝas, ke mi flugas en formo de alaŭdo en la Frederika parko, vere, oni povus skribi pri tio tutan komedion [2]! ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg [3]; pupa komedio [4]; li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj [5]; laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn Marta ; la plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj Hamlet ; la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi [6]! burlesko, farso, 2.[komedi.0o.FIG] (figure) Aranĝo malsincera por trompi per falsa ŝajno; ŝajnigo, hipokriteco: li ludis la komedion de l’ amo kaj de l’ edziĝo nur por min devigi al la senvualigo de mia sekreto [7]; kial ŝi ludus tian komedion, kial ne simple diri la veron [8]? 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua7. Henri Vallienne: Ĉu li?8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane? angle: comedy beloruse: камэдыя ĉeĥe: komedie, přen. přetvářka, veselohra ĉine: 搞笑片 [gǎoxiàopiàn], 喜剧 [xǐjù], 笑剧 [xiàojù] france: 1. comédie (théâtre) 2. comédie (fig.), exagération, farce, tromperie germane: 1. Komödie, Lustspiel 2. Komödie, abgekartetes Spiel, Farce japane: 喜劇 [きげき], コメディー [こめでぃー], 茶番 [ちゃばん], 見せかけの芝居 [みせかけのしばい] nederlande: 1. comedie, blijspel 2. comedie pole: komedia portugale: comédia ruse: комедия slovake: veselohra slovene: veseloigra, komedija ukraine: комедія komediaserĉi 'komedia' [komedi.0a] 1.[komedi.0a.TEA] Rilata al komedio: tia ciklo respureblas en pluraj ŝekspiraj verkoj, ĉu komediaj, ĉu dramaj [9]; aperis pli poste komedia filmo [10]; usona komedia serio [11]. 2.[komedi.0a.FIG] (figure) Malsincera, hipokrita: oni diros, ke ni aranĝis komedian elekton PV . 9. Monato, Stefan MacGill: Irigu vin tra intrigo vintra, 200710. Monato, Fidilalao Henriel: Kino malagasa furoras, 200711. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio, 2012 angle: comedic beloruse: 1. камэдыйны, камічны, сьмяшлівы 2. штучны, фальшывы ĉine: 滑 [gǔ] france: 1. de comédie, comique (adj.) 2. de comédie, comédien (adj.) germane: komödiantisch japane: 喜劇の [きげきの], 喜劇的な [きげきてきな], 見せかけの [みせかけの], 茶番の [ちゃばんの] pole: komediowy, komediancki ruse: 1. комедийный, комический, комичный 2. притворный ukraine: комедійний, комічний komediiserĉi 'komedii' [komedi.0i] 1.[komedi.0i.TEA] (ntr) Ludi komedion: tre malsaĝa komedianto!... ― sopiris Herhor, frotante la frunton [12]; li vekas nin, rigardas post sin alprenas la sintenon de komedianto, lundanta la rolon de Oresto, kaj plie, de aĉa komedianto, li deklamas grekajn versaĵojn [13]. 2.[komedi.0i.FIG] (tr)(figure) Hipokriti: ĉu vi ne opinias, ke li komedias laŭvole [14]? 12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV13. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof : Quo Vadis, Ĉapitro XVIII14. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane? beloruse: 1. граць камэдыю 2. ламаць камэдыю ĉeĥe: hrát komedii ĉine: 佯 [yáng], 假装 [jiǎzhuāng], 故作 [gùzuò], 装作 [zhuāngzuò], 演戏 [yǎnxì] france: jouer la comédie, affecter (feindre), feindre, faire l'hypocrite, prétendre (feindre), faire semblant (de) germane: Komödie spielen 2. etwas vormachen japane: 喜劇を演じる [きげきをえんじる], 見せかける [みせかける], 芝居する [しばいする] nederlande: comedie spelen pole: grać komedię ruse: 1. играть комедию 2. ломать комедию slovake: hrať komédiu ukraine: грати комедію, лицемірити komediistoserĉi 'komediisto' [komedi.0isto] Aktoro, ludanta komedion: la itala komediisto, scenaristo kaj ĉefaktoro Dario Niccodemi konata precipe pro la komedioj „Scampolo“ kaj „La nemica“ [15]; la muzik-komediisto Victor Borge distradis siajn aŭskultantojn per simila sistemo [16]. 15. Dario Niccodemi - Esperanto-vivo16. Monato, Donald Broadribb: Sukcesoplena, ŝercoplena kaj tre malkutima, 2007 angle: comedian beloruse: камэдыянт ĉeĥe: komediant, komediální herec, komik ĉine: 諧星 [xiéxīng], 小丑 [xiǎochǒu] france: comédien (subst.) germane: Komödiant japane: コメディアン, 喜劇役者 [きげきやくしゃ] pole: komediant ruse: комедиант slovake: komediant, komik ukraine: комедійний актор administraj notoj