- 1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]

Interpunkcia signo
(,) indikanta, ke oni devas
apartigi partojn de propozicio aŭ propoziciojn unu de la alia,
intermetante tre mallongan paŭzon:
ankaŭ la parolado havas siajn komojn, punktojn, dupunktojn, citilojn,
punktokomojn, demandosignojn, interjekciojn, streketojn! komon oni
formas per malgranda paŭzeto
[1];
si omnes consentiunt ego non dissentio –
perfekte kaj sen komo
[2];
ha, li remalkovris komojn kaj punktojn, sed ankoraŭ ne la
majusklon
[3];
mi eble ŝanĝas komon ie kaj tie
[4];
kuraĝa ĵurnalisto, kiu ne hezitis ataki komojn potencajn, se lia konscienco
tion diktis
[5];
komoj dividas longan frazon en supervideblajn propoziciojn kaj, tiel
montrante tuj la strukturon de la tuto, faciligas la legadon
[6];
- 2.
- [kom.0o.MAT]
Tia signo uzata kiel onkomo:
la ciferoj post la komo en pi daŭras senfine
[7];
la anglan influon oni rimarkas en la uzado de punktoj anstataŭ decimalaj
komoj kaj en interpozicio de citiloj kaj komoj
[8].
Rim.:
Komon oni uzas: 1°) post vortoj de alparolo:
Dio, helpu min!; 2°) antaŭ kaj post apozicio: Parizo, la
urbo de la lumo, estis malluma; 3°) por apartigi samspecajn
frazelementojn ne ligitajn per konjunkcio: Petro, Paŭlo kaj
Karlo estas amikoj; 4°) post antaŭmetitaj
particip-adverboj: Trovinte pomon, mi ĝin manĝis; 5°)
post adjektivaj predikativoj antaŭmetitaj: plenplena de homoj,
la
salono havis sufokan aeron; 6°) antaŭ postmetitaj
particip-adjektivoj, kiam ili havas plurajn komplementojn; se ili
estas intermetitaj, oni metas ilin inter du komojn: la
kastelon, forbruligitan de la turkoj, oni rekonstruis; 7°)
inter plurajn frazelementojn starantajn inter la subjekto kaj la
predikato: fine, mia amiko, ne sen grandaj malfacilaĵoj, finis
sian taskon; 8°) inter kunorditaj propozicioj: mi vokis
lin, sed li ne
venis;
9°) por apartigi suborditajn propoziciojn disde la
ĉefpropozicio:
mi vidis, ke li venas; min ĝenas la bruo, kiun vi faras;
10°) en la matematiko, por apartigi la entjerojn disde la decimalaj
frakcioj: 3,14 (tri komo unu kvar).
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto2.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua3.
Christian Declerck: Dua kvaropo,
sproniva kiel la unua, Monato, jaro 1994a,
numero 4a, p. 22a4.
Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Poetoj Kaj Homoj5.
Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 146.
Monato, Christian Declerck: Kiun vojon?7.
Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!, 20038.
Monato, Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj, 2008