Aldoni tradukojn al ReVo:

1kolegi/o JED

kolegio

serĉi 'kolegio'
[kolegi.0o]
1.
[kolegi.0o.oficistaro]
Komunumo de samoficaj personoj: la kolegio de la pontifikoj, de la aŭguroj, de la kardinaloj; tiam oni fondis la Reĝan Kolegion de Kirurgoj [1]; la dioj donacis al vi saĝon, indan de la membro de la plej alta kolegio [2]; Philip Berg kaj la aliaj advokatoj re-prezentis siajn kazojn al la Supera Kortumo de Usono antaŭ ĉiu el la sekvaj gravaj stadioj: antaŭ la voĉdonado de la 4a de novembro 2008, antaŭ ol la ŝtatoj konfirmis la voĉdonan kolegion, kaj antaŭ la kunveno por akcepti la voĉdonan kolegiaron [3]; la 25-kapa komisiona kolegio povis ekpreni sian laboron la 22an de novembro [4]. VD:komisiono, kolegaro, korporacio
2.
[kolegi.0o.fakultato]
PED Institutofakultato: en la jaro 1887 oni malfermis […] lernejon de agronomio, de belaj artoj, de aferoj ekleziaj, muzikan kolegion, instituton de inĝenieroj de montolaboroj FK ; D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfeliĉaj cirkonstancoj forlasi en la aĝo de 20 jaroj la kolegion kaj fariĝi Metodista predikisto FK ; libroj […] elĵetitaj kiel superfluaj el universitataj bibliotekoj britaj kaj ankoraŭ enhavantaj la stampojn de prestiĝaj institucioj, ekzemple kolegioj de la Universitato de Oksfordo [5]; post ilia malapero ĉe la pordo de la medicina kolegio en Pekino, oni neniam plu vidis la kestojn [6]. VD:akademio1, asocio
3.
[kolegi.0o.PED]
PED Mezlernejo, malpli grava ol gimnazio.
1. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28-34
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
3. Alexander Gofen: Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo, Monato, 2009/06, p. 10
4. Marko Naoki Lins: Eŭropa Komisiono konfirmita, Monato, 2005/02, p. 13
5. Paul Gubbins: Angla festivalo en Kimrio, Monato, 2006/10, p. 14
6. Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, Monato, 2012/08, p. 10
angle:
2. 1college 3. trade school
beloruse:
2. калегія, калегіюм 3. коледж, калеж
ĉeĥe:
kolegium, kolej, kolej (školní), lyceum, sbor, škola
france:
2. 1collège (assemblée) 3. collège (ens. secondaire)
germane:
1. Kammer (Körperschaft) 2. 1Kollegium 3. Mittelschule
hispane:
1. colegio (grupo de personas con un mismo oficio) 2. colegio (asociación) 3. escuela taller, formación profesional
hungare:
2. kollégium, testület 3. középiskola
japane:
カレッジ, 単科大学 [たんかだいがく], 高等専門学校 [こうとうせんもんがっこう], コレージュ, 中等学校 [ちゅうとうがっこう], 集団 [しゅうだん], 会 [かい]
nederlande:
college
pole:
kolegium, 1kolegjum
rumane:
colegiu
ruse:
2. 1коллегия 3. колледж, коллеж
slovake:
kolégium, lýceum, zbor, škola
ukraine:
колеґія, коледж, колеж (у Франції)

administraj notoj

pri ~o 3.:
       Ĉu tiu senco estas vere uzata? Mi ne trovis ekzemplojn.
       En JED aperas tradukoj "Kollegium, Collège".
       Ĉu la precizigo "malpli grava ol gimnazio" estas
       valida ĝenerale? En anglalingvaj landoj
       College estas sufiĉe altnivela lernejo.
       En germanio post la baza lernejo
       estas Hauptschule, Realschule, Gymnasium
       - kiun el tiuj oni povus nomi "kolegio"?
       [WD]