4knar/i PVEF knariserĉi 'knari' [knar.0i] (ntr) 1.[knar.0i.brui] Seke, akre brui pro skrapado aŭ frotado, malpli akute ol grincado: ekknaris la duonfermita pordo [1]; la seka felo en la sako laŭte ekknaris [2]; liaj botoj knaris terure laŭte [3]; la neĝo knaris sub la piedoj, kiel se oni ĉiam havus sur si novajn botojn [4]; la planko knaris [5]; la levmaŝino knaris kaj la siteloj dancadis en la aero [6]; knaris per plumoj skribistoj, eluzante malhelan lumon de kandeloj Metrop ; rado malbona knaras plej multe PrV . grinci, kraki 2.[knar.0i.FIG] (figure) Pene funkcii, kun misoj, malakordoj, protestoj: la nova maniero administri la bienon knaris kiel neŝmirita rado [7]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 8a, p. 36a angle: grince, grate, grind, scrape, scratch, squeak beloruse: рыпець, рыпаць, храбусьцець, лускаць ĉeĥe: hrkat, hrčet, rachotit, skřípat, vrzat ĉine: 咯吱 [gēzhī] france: crisser (en émettant un son plutôt bas), couiner (en émettant un son plutôt bas), gratter (émettre un bruit de grattement), grincer (en émettant un son plutôt bas) germane: knarren hungare: 1. nyikorog, ropog, serceg 2. nyikorog japane: きしる, キイと音を立てる [キイとおとをたてる] nederlande: kraken, knarsen pole: chrobotać, chrupać, skrzypieć, trzeszczeć, zgrzytać rumane: crăpătură, scrâșni, zgâria ruse: скрипеть, хрустеть, трещать slovake: hrčať, rapkať, vŕzgať, škrečať ukraine: скрипіти, рипіти, хрустіти, тріщати, тріскотіти, торохтіти knarserĉi 'knar' [knar.0] (sonimito) [knar.0.SON] Skrapa, frota aŭ kvazaŭ ĝema sono: la palisoj de la barilo (…) knaris malgaje: „knar', knar', knar'“ [8]. 8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino beloruse: рып ĉine: 咯吱 [gēzhī] france: iii (grincement) germane: knarr! knaro, knarado serĉi 'knaro' serĉi 'knarado' [knar.0o] [knar.0o.SON] Bruo de tio, kio knaras: ili silentis… aŭdiĝis nur la knarado de la plumo de l’ juna skribisto, sidanta ĉe la apuda tablo [9]. 9. A. Aharonjan, trad. S. Haĵjan (S. Mkrtĉjan): La patro, en: Orienta Almanako, 1913 beloruse: рыпеньне, храбусьценьне ĉine: 嘎吱 [gāzhī] france: crissement, grincement knariloserĉi 'knarilo' [knar.0ilo] [knar.0ilo.MUZ] Bruilo konsistanta el ligna tabuleto, kiu knaras turniĝante ĉirkaŭ tenilhava akso: li pretigis knarilon, kiam oni ĝin turnis, tiam sonis ĉiuj valsoj, polkoj kaj mazurkoj [10]. 10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj angle: clack beloruse: ляскотка ĉeĥe: hrkačka, řehtačka france: crécelle germane: Knarre (Musik) hungare: kereplő japane: がらがら nederlande: ratel pole: grzechotka, terkotka rumane: morișcă ruse: трещотка slovake: rapkáč ukraine: тріскачка administraj notoj