kilovat/o PVEF kilovato (kW) serĉi 'kilovato' [kilova.0o] Mezurunuo de povo, egala al mil vatoj: ĉiu lokomotivo kostas 2 600 000 eŭrojn kaj kapablas akceli en 9 sekundoj de nul al 100 km/h, en 27 sekundoj al 200 km/h, pro la granda povumo ‐ 6400 kilovatoj ‐ ĝi povas tiri 1600-tunan varo-trajnon je 160 km/h kaj pasaĝero-trajnon je 230 km/h [1]; dum la nokto la buso staras en garaĝo kaj okazas malrapida ŝargado de la baterio (15 kilovatoj) [2]; la povumo de la elektraj motoroj estis nur dek kilovatoj, la maksimuma rapideco 18 kilometroj hore kaj la veturdistanco per unu plena baterio 45 km [3]. 1. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 142. Monato, Walter Klag: Elektra buso protektu la medion3. Monato, Walter Klag: Elektro elektita angle: kilowatt beloruse: кілават ĉeĥe: kW, kilowatt ĉine: 瓩 [qiānwǎ], 千瓦 [qiānwǎ] france: kilowatt germane: Kilowatt hungare: kilowatt japane: キロワット [きろわっと] nederlande: kilowatt pole: kilowat rumane: kilowatt ruse: киловатт slovake: kW, kilowatt kilovathoro (kWh) serĉi 'kilovathoro' [kilova.0horo] Komunuza mezurunuo de energio, egala al mil vathoroj Malsupra Aŭstrio pagas po 0,9 ŝilingoj, kaj Vieno po 0,89 ŝilingoj por kilovathoro da elektra energio el ventelektrejoj [4]; por unu tuno da freŝa celulozo necesas 115 kubaj metroj da akvo kaj 3300 kilovathoroj da kurento [5]; en 10 ventparkoj kun 138 ventoturbinoj kaj potenco de 242 megavatoj ĝi produktas jare pli ol 507 milionojn da kilovathoroj de ekologia elektro [6]. 4. Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo, Monato, 2001/01, p. 215. Monato, Walter Klag: Rubo neniu dubo!6. Monato, Evgeni Georgiev: Gigantaj ventoturbinoj angle: kilowatt-hour beloruse: кілават-гадзіна ĉeĥe: kilowatthodina ĉine: 千瓦时 [qiānwǎshí] france: kilowatt-heure germane: Kilowattstunde hungare: kilowattóra japane: キロワット時 [キロワットじ] nederlande: kilowattuur pole: kilowatogodzina rumane: kilowattoră ruse: киловатт-час slovake: kilowatthodina administraj notoj