Aldoni tradukojn al ReVo:

*kastel/o PV

*kastelo

serĉi 'kastelo'
[kastel.0o]
ARKI
1.
[kastel.0o.MIL]
MIL Loĝloko, defendata kiel fortikaĵo per fosaĵo, remparoj kaj turoj: ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro [1]; sur apenaŭ atingebla altaĵo en la insulo [Ailsa Craig] estas ruinoj de kapelo kaj tre antikva kastelo [2]; kastelo Schlaining vizitindas pro sia historia riĉeco [3]. VD:burgo, citadelo
2.
[kastel.0o.palaco]
Konstruaĵo servanta kiel luksa sinjora domego: oni trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo [4]; la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan [5]; elektu al vi la plej indajn el la bando kaj konduku ilin rekte al la kastelo de la nobelo [6]; ni iras al la edziĝa festo en la reĝa kastelo [7]; Kastelo de Prelongo“ (originala romano de H. Vallienne) [8]. VD:palaco, zigurato
angle:
1. castle, citadel, stronghold, fort 2. castle, manse, mansion
beloruse:
замак
bretone:
kastell
ĉeĥe:
hrad, zámek
ĉine:
1. 要塞 [yàosài]
france:
château, manoir
germane:
1. Burg 2. Schloss
hispane:
castillo
hungare:
1. várkastély, vár 2. kastély
itale:
castello
japane:
[き], 城郭 [じょうかく], 大邸宅 [だいていたく], 館 [むろつみ]
nederlande:
kasteel, slot (kasteel)
pole:
1. zamek
rumane:
1. castel
ruse:
замок (сооружение)
slovake:
hrad, zámok
tibete:
མཁར་
ukraine:
замок

aerkastelo, kastelo en aero, kastelo sur glacio

serĉi 'aerkastelo'
serĉi 'kastelo en aero'
[kastel.0oenaero]
[kastel.0oenaero.FRAZ]
(frazaĵo) Ĥimero, utopio, grandioza fantazio sen responda realaĵo: konstrui kastelojn en aero PrV ; kastel' en aero ― malsato sur tero PrV ; konstrui kastelon sur glacio PrV ; kiom da absurdaj aerkasteloj [9]!
9. S. Rodin: Bildoj pri Norda Lando, 2006
beloruse:
паветраны замак
bretone:
kestell el Loar
ĉine:
不现实的东西 [bùxiànshídedōngxi], 天上掉餡餅 [tiānshàngdiàoxiànbǐng], 空中楼阁 [kōngzhōnglóugé]
france:
château en Espagne
germane:
Luftschloss
itale:
castello in aria
japane:
空中楼閣 [くうちゅうろうかく]
nederlande:
luchtkasteel
pole:
zamek na piasku

administraj notoj