Aldoni tradukojn al ReVo:

2kartuŝ/o JED

kartuŝo

serĉi 'kartuŝo'
[kartus.0o]
Ornamo, ĉirkaŭanta plataĵeton, sur kiu ĝenerale estas skribaĵo, nomo, titolo, devizo, insigno: skulptitaj enkadraĵoj, plafonaj kartuŝoj [1]; la antikva ceremonia ĉarego, montranta sur siaj kartuŝoj la blazonon de Prelongoj, transiris la grandan kradon de la kastelo [2]; la ĉefa portalo estas borderita per duonkolonoj kun la dato 1675 en kartuŝo kun episkopa skulptita portreto [3]. VD:borderaĵo, kadro1
kartuŝo super pordo de kastelo Weilerbach
CC BY-SA 4.0  [4]
angle:
cartouche
beloruse:
картуш
france:
cartouche (subst. masc.)
germane:
Kartusche (Zierrahmen), Zierrahmen, Schönleiste
hungare:
pajzsdísz, kártus
japane:
カルトゥーシュ
nederlande:
cartouche
pole:
kartusz (hieroglif)
rumane:
emblemă
ruse:
картуш
ukraine:
картуш

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.