Aldoni tradukojn al ReVo:

*karot/o

*karoto

serĉi 'karoto'
[karot.0o]
KUI
1.
[karot.0o.KUI]
La manĝebla radiko de kultivata specio de karoto2: ni ĉiam manĝis […] marde boligitan bovaĵon kun karotoj [1]; ŝimantaj karotoj kaj pano [2]; ni elektis karoton por memorigi tiun tipan bildon de azeno, bastono kaj karoto, kaj tiel fari alegorion pri la plialtigo de AVI [3]. VD:pastinako, beto2

karotoj, bazaro de insulo Granville, Vancouver
CC BY-SA 4.0  [4]
2.
[karot.0o.BOT]
BOT Genro el familio apiacoj (Daucus), aparte la specio Daucus carota, kies variaĵoj estas kultivataj pro la oranĝkolora, foje flava aŭ violkolora manĝebla radiko; ofte aperas unuopa nigra floro meze de la floraro: la karoto, tubercelerio kaj petroselo estas dujaraj plantoj, se[d] oni kultivas ilin kiel unujaraj plantoj [5].

floraro kun meza nigra floro de sovaĝa karoto (Daucus carota), Bòfia, La Vansa (Katalunio)
CC BY-SA 4.0  [6]
angle:
carrot
beloruse:
морква
bretone:
karotezenn
bulgare:
морков
ĉine:
胡萝卜 [húluóbo], 紅蘿蔔 [hóngluóbó], 甘筍 [gānsǔn]
france:
carotte
galege:
cenoria
germane:
Möhre, Mohrrübe, Gelbe Rübe, Karotte
hispane:
zanahoria
hungare:
sárgarépa
indonezie:
wortel
itale:
carota
japane:
ニンジン [にんじん]
katalune:
pastanaga, carlota, safanòria
latinece:
2. Daucus
nederlande:
wortel
pole:
marchewka, marchew
portugale:
cenoura
rumane:
morcov
ruse:
морковь
tibete:
ལ་ཕུག་དམར་པོ་
turke:
havuç
ukraine:
морква

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.