9kapsik/o PVEF kapsikoserĉi 'kapsiko' [kapsik.0o] 1.[kapsik.0o.BOT] Herbo ĉe la bazo ofte ligneca, kun longaj ovalaj glatrandaj folioj sur tigetoj, kvinnombraj blankaj, violkoloraj aŭ verdetaj floroj kaj grandaj, diversformaj, ene kavaj beroj (kapsiko2); genro el familio solanacoj (Capsicum): oleo el kapsiko-semoj [1]; en la baseno de tiu ĉi rivero en la 18a jarcento oni komencis kultivi kapsikojn [2]; papriko ĵitava estas preparata el la sekigita kaj pulvorigita frukto de kapsiko [3]. botanika tabulo de kapsiko (Capsicum anuum) PD [4] 2.[kapsik.0o.KUI] Verda, ruĝa aŭ flava glob- aŭ longforma frukto de kapsiko1, kun multaj semoj pendantaj interne, uzata kiel legomo kaj kiel spico: fritita kapsiko kun kokaĵo [5]; sur telero delikate elektitaj kolornuancoj: kukumo apud rondaj tranĉoj de kapsikoj [6]; ĉerizforman kapsikon ni plektas je ŝnuro, el tio fariĝas kapsikokrono [7]. 1. Monato, Julius Hauser: Papriko protektata, 20142. Monato, Julius Hauser: Papriko protektata, 20143. Monato, Julius Hauser: Papriko protektata, 20144. Franz Eugen Köhler, el Köhler's Medizinal-Pflanzen in naturgetreuen Abbildungen (1887): https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Illustration_Capsicum_annuum0.jpg5. Monato, Mu Binghua: Konsumado sur trajnoj multekostas, 20056. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo angle: pepper beloruse: перац (стручковы) ĉeĥe: paprika roční ĉine: 青椒 [qīngjiāo], 辣子 [làzi] france: poivron germane: 1. Paprika (Pflanze) 2. Paprika (Frucht) hispane: pimiento 1. pimentera, capsicum 2. pimiento hungare: paprika japane: トウガラシ katalune: 1. pebrotera, pebrer 2. pebrot, pebrera latinece: 1. Capsicum nederlande: peper (akra gusto) (vrucht of plant), paprika (neakra gusto) pole: papryka rumane: ardei ruse: стручковый перец slovake: paprika (rastlina) tibete: སོ་ལོ་སྔོན་པོ་ turke: dolmalık biber ukraine: стручковий перець, овочевий перець (рослина і плід) 9kapsiketo serĉi 'kapsiketo' [kapsik.0eto] [kapsik.0eto.KUI] Malgranda ordinare tre akragusta kapsiko2: brezu la ruĝan kaj verdan neakrajn kapsikojn, la kukurbon kaj la akrajn kapsiketojn dum 5 minutoj [8]. 8. -: Fajreca kokidaĵo kun legomoj, Vikimedia Kuirlibro, 2005 angle: chili, chilli beloruse: перчык (пякучы) ĉine: 辣椒 [làjiāo], 紅辣椒 [hónglàjiāo] france: piment germane: Chili hispane: chile katalune: vitet, bitxo nederlande: lombok, Spaanse peper tibete: བསིལ་སྨན་ turke: biber administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.