Aldoni tradukojn al ReVo:

kapitul/o PIV1

kapitulo

serĉi 'kapitulo'
[kapitul1.0o]
1.
[kapitul1.0o.KAT]
KAT En la okcidenta kristanismo, kolektiva organo kiu prizorgas aferojn de monaĥejo, katedralo, ordeno ktp: laŭ validaj ekleziaj leĝoj la tuta jurisdikcio transiris al rezidenca kapitulo, kiu devis el siaj vicoj elekti la kapitulan vikarion, kiu gvidus la diocezon ĝis nomumo de nova episkopo [1]; papo Johano Paŭlo II dum sia vizito al Pollando ricevis Medalon de Toleremo, kiun al li enmanigis d-ro Ludoviko Zaleski Zamenhof, akompanata de la prezidantino de Fondumo Zamenhof […] la medalo estis aljuĝita far kapitulo, kiun krom la reprezentantoj de la Fondumo konsistigas ankaŭ elstaraj personoj de Bjalistoka socio [2]. PRT:kanoniko, preposto
2.
[kapitul1.0o.EC]
ESP Ekzekutiva komitato de la Esperanta Civito: la Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento, sed ankaŭ plenumas la ekzekutivan povon, aplikante la parlamentajn decidojn pere de „registaro“ nomata Kapitulo [3].
HOM:kapitulo (infloresko)
1. Josef Vojáček: Tra la kruca vojo, Dio Benu, №109 (2018:1).
2. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
3. Finvenkismo kaj centralismo, aŭ raŭmismo kaj federismo? Intervjuo al Giorgio Silfer.La Ondo de Esperanto
angle:
1. chapter
beloruse:
1. капітул
france:
1. chapitre
germane:
1. Kapitel
japane:
頭状花序 [とうじょうかじょ], 頭花 [とうか]
latine:
1. capitulum
pole:
1. kapituł
ruse:
1. капитул

administraj notoj